Kukinsuloj en la Olimpikoj
Aspekto
(Alidirektita el Kukinsuloj en la Somera Olimpiko 2024)
Sportista teamo de la Kukinsuloj en la Olimpikoj ekde la jaro 1988 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis kukinsulaj partoprenantoj. La insularo laŭ la stato de somero 2022 estas la sola el la asociigitaj teritorioj de Nov-Zelando, kiu havas propran olimpikan teamon kaj memstare partoprenas en la olimpikoj - la aliaj asociigitaj teritorioj estas Niuo kaj Tokelao.
La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.
Kunordigas la teamon la Kukinsula Olimpika Komitato.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo Arkivigite je 2019-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)
- bilda prezenteto de ĉiuj pacifikaj teamoj en la somera Olimpiko 2020 jen en Jutubo