Kurt Tucholsky
Kurt TUCHOLSKY [kʊʁt tuˈχɔlski] (naskiĝis la 9-an de januaro 1890 en Berlino, mortis la 21-an de decembro 1935 en Göteborg, Svedio) estis germana verkisto kaj ĵurnalisto.
En 1946, Erich Kästner diris pri Tucholsky: “Malgranda dika Berlinano kiu volis per sia skribmaŝino haltigi katastrofon.”
Vivo kaj politiko
[redakti | redakti fonton]Tucholsky naskiĝis kiel filo de komercisto kaj vizitis la gimnazion en Berlino kaj Stettin. Li studis juron en Berlino kaj Ĝenevo kaj promociis en la urbo Jena. Dum Aprilo 1915 ĝis 1918 li estis germana soldato en la Unua Mondmilito. Li eliris el la milito kiel fervora pacisto kaj kontraŭmilitisma. Ekde 1920, li komencis profesii kiel ĵurnalisto ĉe la gazeto Berliner Tageblatt. Dum la plejparto de la 1920-aj jaroj, li estis eksterlanda ĵurnalisto en Parizo por la gazetoj Vossische Zeitung kaj Die Weltbühne, kies ĉefredaktoro estis kvazaŭ ĵurnalisma mentoro por Tucholsky. Tucholsky nomis sin mem “samideano” de Carl von Ossietzky, kiu de Siegfried Jacobsohn transprenis la redaktorecon de la Weltbühne kaj estis poste premiita kun la Nobel-premio pri paco. Krom tio, Tucholsky ankaŭ estis ĵurnalisto por socialdemokrataj gazetoj. Li ankaŭ estis membro de la Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanujo (USPD) kaj poste membro de la Socialdemokratia Partio de Germanujo (SPD). Ekde 1924 li ĉefe vivis ekster Germanio, ĉefe en Parizo. En 1929 li fine translokiĝis al Svedio. Ekde 1931, profunde afliktite kaj pri lia sanstato kaj pri la politika situacio en nazia Germanio, li malpli kaj malpli agis politike aŭ ĵurnalisme.
Kiam liaj avertoj realiĝis, kaj la nazioj ekregis en 1933, liaj libroj estis publike bruligitaj post kiam ili estis difinitaj kiel "degenerita arto", kaj lia germana civitaneco estis nuligita. Antaŭ 1933, li edziĝis kaj eksedziĝis dufoje.[1] li sinmortigis en 1935.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]La verkado de Toĉolski disvastiĝis sur diversaj verkaj formoj kaj diversaj ĝenroj. Li verkis kantojn kaj himnojn, intriglibrojn, editorartikolojn, artikolojn pri diversaj temoj kaj leterojn. Nuntempe, en historia perspektivo, Tocholski estas plej konata pro siaj artikoloj kaj enketoj en la gazetaro.
En lia publicista verko li ofte li uzis pseŭdonimojn, ekz. Kaspar Hauser, Peter Panter, Theobald Tiger kaj Ignaz Wrobel. Toĉolskij fanfaronis, ke sub siaj kvin nomoj li kapablas disvolvi malsamajn stilojn, kaj la vario de roluloj, kiujn li kreis, verkas tute malsame inter si, tiom ke en la redaktorejo de "Weltbühne" alvenis leteroj laŭdantaj "Peter Panter", sed postulante la eksigon de "Ignaz Wrobel.
Fakte estis la kvin figuroj, Kiel Tocholski skribis "kvin fingrojn de unu mano". Tocholski verkis spritan, akran politikan satiron, kaj estis inter la plej sobraj kritikistoj de la Vajmara Respubliko, por kiu li batalis. Lia politika verkado estis pionira por lia tempo kaj forte antaŭenvidanta.
En la antaŭparolo de sia libro "Mit 5 PS" li skribis "Kiu kredus, ke politika verkisto havas humuron? Ke satiristo povas seriozi?".
Sed la verkado de Tocholski ne estas nur politika. Tocholski verkis artikolojn, en kiuj speguliĝis lia vivpercepto per speco de mallonga felietono, traktanta diversajn temojn, kiujn oni ankoraŭ aprezas kiel aktualaj kaj amuzaj. La verkaro de Tucholsky konsistas ĉefe el humuraĵoj kaj satiraĵoj.
Kontraste al liaj longaj fikciaj libroj Rheinsberg kaj Schloss Gripsholm, kiuj estas malpezaj kaj optimismaj laŭ stilo, ĉi tiuj artikoloj reflektas cinikan, maldolĉan mondkoncepton, kiu rigardas la vivon kun timo miksita kun kompato, sed pro profunda simpatio por ĉio kio estas homa.
Signifo
[redakti | redakti fonton]Tucholsky estis unu el la plej signifaj publicistoj en Germanio dum la intermilita periodo, kaj iĝis unu el la plej famaj kaj influaj voĉoj de la Vajmara Respubliko, per siaj sinceraj satiraĵoj li estis unu el la plej grandaj kontraŭuloj de germana militismo, la dekstrula juĝistaro kaj frua avertanto pri la kreskanta nacisocialisma movado.
Estante politike engaĝita ĵurnalisto li montris sin socia kritikanto en la tradicio de Heinrich Heine. Li estis samtempe satiristo, kabaredisto, kanzontekstisto, romanverkisto kaj poeto. Li konsideris sin maldekstra demokrato, pacifisto, kontraŭmilitisto kaj avertis pri dekstraj tendencoj – ĉefe en politiko, armeo kaj justico – kaj pri la minaco de la naziismo.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Caruso (1911)
- Rheinsberg : ein Bilderbuch für Verliebte (1912)
- Der Zeitsparer (1914)
- Fromme Gesänge (1919)
- Träumereien an preußischen Kaminen (1920)
- Mit 5 PS (1928)
- Das Lächeln der Mona Lisa (1929)
- Schloss Gripsholm (1931)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Kurt Tucholsky (2007-05-28) Pri la sociologia psikologio de l' truoj (esperante). Karapaco. Alirita 2019-08-18 .
- Kurt Tucholsky (2018-07-14) Timemo (esperante). Karapaco. Alirita 2019-08-18 .
- Kurt Tucholsky (2016-01-08) Konjugacio en la germana lingvo (esperante). Karapaco. Alirita 2019-08-18 .
- Kurt Tucholsky (2017-02-22) Estas (esperante, germane). Karapaco. Alirita 2019-08-18 .
- Kurt Tucholsky (2008-10-22) La manoj de panjo (esperante, germane). Karapaco. Alirita 2019-08-18 .
- Kurt Tucholsky (2010-07-22) Pulo (esperante, germane). Karapaco. Alirita 2019-08-18 .
- Kurt Tucholsky (2011-04-08) Ŝi, al li (esperante, germane). Karapaco. Alirita 2019-08-18 .
- Kurt Tucholsky (2011-05-13) Jam ne plu juna, sed iom ebria sinjoro (esperante, germane). Karapaco. Alirita 2019-08-18 .
- Kurt Tucholsky (2017-02-22) Konsiloj por malbona parolanto (esperante, germane). Karapaco. Alirita 2019-08-18 .
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tucholsky, Kurt: Eigenhändige Vita Kurt Tucholskys. Verkita la 22-an de Januaro 1934. Ligilo: http://www.textlog.de/kurt-tucholsky.html. Vidita la 25-an de Novembro 2013.