Cuci
Aspekto
(Alidirektita el Kutyfalva)
Cuci | ||
---|---|---|
Komnunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Mureș | |
Alinome | Kutyfalva (hungare) | |
Iama hungara departemento | Alsó-Fehér | |
Situo | 46° 28′ N, 24° 9′ O (mapo)46.46416666666724.156111111111Koordinatoj: 46° 28′ N, 24° 9′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 278 m | |
Poŝtkodo | 547195 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.822 (en 2011) | |
– vilaĝo | 769 (en 2011; 933 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 116448 | |
Cuci [kuĉj] (hungare: Kutyfalva [kutjfalva]) estas komunumo en Rumanio oriente de Luduș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Dătășeni, Orosia, Petrilaca kaj După Deal.[1][2] După Deal ne plu estas loĝata.
Cuci situas sur la suda bordo de la rivero Mureș. Ĝi havas staciojn ĉe la fervoja linio inter Târgu Mureș kaj Războieni. La nacia vojo DN15 trapasas ĝin kaj ligas ĝin al Luduș kaj Iernut.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 748 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 917 (rumanoj, 35 % da hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba mencio estas el 1339. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér).
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- István Fazekas (n. 27-a de oktobro 1936): ĵurnalisto.
- István Gidófalvy (24-a de junio 1889 – Târgu Mureș?, ? 1984): grandbienulo, agrokulturisto, kuracplantesploristo, memuaristo.[3]
- Ibolya Györfi (18-a de novembro 1935): pedagogia verkistino, redaktorino.
- Katalin Vigh, edzino de Tibor Kádár (n. 4-a de julio 1935): tradukistino, redaktorino, artkolektantino.
- Gyula László (28-a de septembro 1926 – Kaburbo, 21-a de julio 2010): agronomo, viberkulturisto, fakverkisto
- József László (n. 12-a de februaro 1932): kuracisto, universitata profesoro.
- Géza Nagy (21-a de majo 1887 – 5-a de aprilo 1971, Cluj): eklezia verkisto, historiisto, redaktoro.
- Endre Nagy, agrikulturisto
- László Szentgyörgyi (n. 25-a de majo 1937): inĝeniero, universitata profesoro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Paĝo pri Gidófalvy ĉe Ökotáj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la vilaĝo
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Laboraĵo de János LÁSZLÓ pri la vilaĝo, hungare
- Blogo de János LÁSZLÓ
-
Situo en la distrikto