Saltu al enhavo

Egaledra tetraedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kvarlatera dukojnosimilaĵo)
Egaledra tetraedro
Bildo
Egaledra tetraedro en briko
Speco Neregula kvaredro
Verticoj 4
Lateroj 6
Edroj 4 trianguloj
vdr

En geometrio, egaledra tetraedro estas pluredro, kies kvar edroj estas identaj izocelajskalenaj trianguloj. La regula kvaredro havas kvar identajn egallaterajn triangulajn edrojn, sed kutime ne estas konsiderata egaledra tetraedro.

Ĉiuj solidaj anguloj kaj verticaj figuroj de egaledra tetraedro estas samaj. Tamen, egaledra tetraedro ne estas regula pluredro, ĉar ĝiaj edroj ne estas regulaj plurlateroj.

Iuj kvarlateraj egaledraj tetraedroj formas kahelarojn. Ekzemple, la egaledra tetraedro, kies kvar verticoj estas (-1, 0, 0), (1, 0, 0), (0, 1, 1), kaj (0, 1, -1), estas tia.[1] Ĉiu el ĝiaj kvar edroj estas izocela triangulo kun lateroj de longoj √3, √3, kaj 2. Ĝi povas kaheligi spacon kaj formi la egaledran tetraedran kahelaron. Ĝi povas esti faldita sen tranĉo aŭ interkovriĝo el sola folio el ortangula folio kun rilatumo de la flankoj √2, ekzemple el A4 papero.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Senechal, Marjorie (1981). “Which tetrahedra fill space? - Kiuj kvaredroj enspacas spacon?”, Mathematics Magazine - Matematika revuo 54 (5), p. 227–243. 
  2. Gibb, William (1990). “Paper patterns: solid shapes from metric paper - Paperaj ŝablonoj: solidaj formoj el metrika papero”, Mathematics in School - Matematiko en lernejo 19 (3), p. 2–4.  represita en Pritchard, Chris, ed.. (2003) The Changing Shape of Geometry: Celebrating a Century of Geometry and Geometry Teaching - La ŝanĝanta formo de geometrio: festo de jarcento de geometrio kaj geometria instruado. Cambridge University Press, p. 363–366. ISBN 0-521-53162-4.