Kiuŝuo
Aspekto
(Alidirektita el Kyūshū)
Kiuŝuo | ||
---|---|---|
Regiono Kiuŝuo en Japanio | ||
insulo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Geografia situo | 32° 30′ N, 131° 0′ O (mapo)32.51311788Koordinatoj: 32° 30′ N, 131° 0′ O (mapo) | |
| ||
Areo | 36 749,82 km² | |
Plej alta loko | Monto Kuĵu 1 788 m | |
Loĝantaro | 13 189 193 (regiono) (1-a de februaro 2011) 359 loĝ./km² | |
Kiuŝuo aŭ Kjuŝuo[1] (japane 九州 [kjuŭŝuŭ]; Kunrei: kyûsyû; Hepburn: kyūshū aŭskulti – «naŭ provincoj») estas la tria plejgranda insulo kaj la 37-a plej granda insulo en la mondo. La regiono Kiuŝuo enhavas ĉirkaŭjn insulojn kiel Okinavon.
Gubernioj
[redakti | redakti fonton]La insulo enhavas la guberniojn:
- Fukuoka ĉefa gubernio, plej loĝata kaj internacia flughaveno.
- Kagoshima estas la plej suda.
- Kumamoto
- Miyazaki
- Nagasaki
- Ōita
- Saga
Kaj Okinawa situas sud-okcidente al la insulo Kjuŝuo.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo Kyūshū (japane:九州, "Naŭ Gubernioj") estas el jenaj naŭ malnovaj gubernioj.
- Chikuzen-no-kuni
- Chikugo-no-kuni
- Hizen-no-kuni
- Higo-no-kuni
- Fuzen-no-kuni
- Bungo-no-kuni
- Hyūga-no-kuni
- Ōsumi-no-kuni
- Satsuma-no-kuni
Ekozono
[redakti | redakti fonton]Biogeografie Kjuŝuo troviĝas en la Ĉin-Japana ekoprovinco de la Palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ).
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]- Kjuŝua Esperanto-Ligo (KEL)[1]
- La 87-a Japana Kongreso de Esperantistoj en Kjuŝu en 2013 [2][rompita ligilo]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En la Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998) troviĝis «Kiuŝuo». En la Esperanto-Japana Vortaro (unua eldonita de la Japana Esperanto-Instituto en 2006) troviĝis «Kjuŝuo».