László Ujvárossy
László Ujvárossy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1955 (69-jaraĝa) en Ditrău |
Lingvoj | rumana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Edz(in)o | Gyöngyi Kerekes |
Okupo | |
Okupo | ilustristo |
UJVÁROSSY László (ujva:roŝi) estas rumanuja hungara grafikisto, altlerneja instruisto naskita en Ditrău la 21-an de januaro 1955 vivanta en Oradea. Li estas la edzo de tekstilartistino Gyöngyi Kerekes.
Premioj
[redakti | redakti fonton]- 2002 - Mihály Munkácsy-premio, Budapeŝto;
- 2006 - Sándor Szolnay –premio, Kluĵo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ujvárossy finis en 1975 la Liceon de Muziko kaj Belatro en Târgu Mureş. Lia instruisto estis Pál Nagy. En 1980 li finis la Belartan Altlernejon Ion Andreescu en Kluĵo la fakon pri grafiko. Lia majstro estis Ioachim Nica. Inter 1980-1988 li instruis desegnon en Oradea. En 1982 li ricevis grafikan stipendion de Landa Belarta Ligo. Inter 1984-90 li estis grupano de 35-a Laborejo de Oradea. Inter 1989-93 li estis grafikredaktoro de revuo Kelet-Nyugat. Li estas katedrestro en Oradea en la Partiumi Keresztény Egyetem. Li estas dizajnisto de revuo Várad. Li akiris la doktortitolon en 2004 en Peĉo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Artportalo.hu Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Retpaĝo de artisto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Intervjuo kun artisto[rompita ligilo]
- Taksado pri artisto