La Cuba
La Cuba | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44141 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 50 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 35′ N, 0° 18′ U (mapo)40.5914927-0.2979842Koordinatoj: 40° 35′ N, 0° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 882 m [+] | ||
Areo | 6,514772 km² (65 1.4 772 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

La Cuba [laKUba] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas malgranda municipa teritorio sur 882 msm de altitudo. La municipa teritorio estas en la oriento de la komarko en kiu ĝi limas nur kun Mirambel kaj la cetero estas jam en la provinco Kasteljono; ĝi estas atingebla nur el La Mata en la provinco Kasteljono. La loko estas en la Iberia Sistemo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj la zono estis donita al la Ordeno de Templanoj. La plej frua mencio estis de 1241 kiam la superulo de la Ordeno de la Templo donis la rajtigilon Carta Puebla al La Cuba favore de tridek lokanoj, sed laŭ la loknomo Valle de Desledón, ŝajne kiel zono apartenanta al Cantavieja. Post la dissolvo de la Templanoj la areo apartenis al la Ordeno de Sankta Johano.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en La Cuba kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 42 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe migdaloj kaj vitejoj), kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Iam estis minado kaj industrio de esparto. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la lavejo, krucmonumentoj, neĝujo kaj aliaj antikvaj konstruaĵoj. Piedirado kaj biciklado tra naturaj lokoj altiras vizitantojn.