La Evangelio laŭ Spiritismo (france L’Évangile selon le spiritisme) estas unu el la kvin bazaj verkoj de spiritismo, publikigitaj de Allan Kardec (pseŭdonimo de Hippolyte Léon Denizard Rivail ). La Evangelio laŭ spiritismo ne temas pri novigo de Evangelio, aŭ novaĵoj pri la vivo de Jesuo, ĝia nomo signifas, ke ĝi enhavas interpreton de Evangelio laŭ spiritismo. Ĝi enhavas i.a. la eksplikadon de la moralaj maksimoj de la Kristo, ilian konformecon kun spiritismo kaj ilian aplikadon al la diversaj situacioj de la vivo. Al Esperanto tradukis ĝin Ismael Gomes Braga.
La verko estas dividita en 28 ĉapitroj, krom la enkoduko kaj la antaŭparolo. En ĉiuj el la 28 ĉapitroj, kiuj konsistigas la libron, estas citaĵoj ne nur el la Evangelioj, sed el la Agoj de la Apostoloj kaj la Epistoloj de Paŭlo, krom citaĵetoj el la Malnova Testamento. Post ĉiu citaĵo sekvas prikomentoj de spiritoj kaj ankaŭ de Allan Kardec mem. La libro elvolvas iujn principojn de la spiritisma doktrino koncerne la senmortecon de la animo, la naturon de la spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralajn leĝojn, la nuntempan vivon, la estontan vivon kaj la estontecon de la homaro, laŭ la instruado de superaj spiritoj pere de pluraj mediumoj.
„ Tiu libro enhavas la klarigon "de la moralaj maksimoj de Kristo, ilian konformecon kun Spiritismo, kaj ilian aplikadon al la diversaj siluacioj de la vivo".
Tiu grava 432paĝa libro estas unu el la diversaj, kiuj montras la kompletan taŭgecon de Esperanto por esprimi abstraktajn ideojn. La ekzemplo por tiaj tradukoj venis de Zamenhof mem ( La Malnova Testamento). ”
„ S-ro Braga, veterana Esperantisto, datas la antaŭparolon "14 Jul. 1847 [tiel], la 60a datreveno de la apero de Esperanto". La eldondato de la libro estas 3 Okt. 1947, la 143a naskiĝdatreveno de la aŭtoro. Tiel la forta Spiritista movado en Brazilo emfazas la kunligon de sia laboro kun Esperanto, kaj ĝi eldonis la verkon por informi la Esperantan mondon pri la bazo de ĝia laboro.
Moderna spiritismo festas sian centan jaron en 1948. Kardec esploris kaj verkis en Francujo, 1860-63, do pionire, kaj sin turnis al publiko edukita Kristane. Laŭ la titolpaĝo, la verko pritraktas "la normalajn [tiel] maksimojn de Kristo, ilian konformon kun spiritismo, kaj ilian aplikadon al la diversaj situacioj de la vivo". Sed ne sole al Kristanoj ĝi parolas, ĉar "Spiritismo ne havas naciecon ; ĝi troviĝas ekster ĉiuj apartaj kultoj". Tamen ĝi aparte pritraktas demandojn kiuj ĝenas pensemulojn en landoj Kristanaj. "Multaj punktoj en la Evangelio . . . estas nekompreneblaj; multaj ŝajnas eĉ neraciaj, nur pro manko de ŝlosilo por kompreno de ilia vera senco: tiu ŝlosilo troviĝas en Spiritismo". Ĝi deziras akceli la tempon, kiam "la religio estos en akordo kun la racio”. "Anstataŭ tiu limigita kaj bagatela vivo, kiu koncentras la penson sur la nunan vivon, kaj faras el la momento pasigita sur la tero la solan kaj malfortan akson de l' eterna estonteco, Spiritismo montras, ke ĉi tiu vivo estas nur ĉenero el la harmonia kaj grandioza tutaĵo de la verko de la Kreanto”. Multaj, kiuj konvinkiĝis pri la fakto de poŝtmorta vivo kaj la ebleco komuniki kun mortintoj, tamen ne konsentas asertojn pri reenkarniĝo sur ĉi tiu tero. Sro Braga diras pri tio, ke ĝis la Spiritismo havos mondlingvon, ĝi ne atingos plenan unuecon. Persone, pri tiaj aferoj, mi eĉ ne celas al unueco. "La grandaj veroj estas eternaj”, sed la homa kapablo koncepti ilin estas limigita. "Jesuo, konformigante sian instruon al la stato de la homoj de tiu epoko, ne sentis devon doni al ili plenan lumon”. Nur same povas agi Spiritismo. "Progreso estas unu el la leĝoj de la naturo”, do oni ne klopodu fondi "spiritisman ortodoksecon”, ĉar ortodokseco estas malamiko de progreso. Akceptante evoluadon en la mondo fizika, oni devas konsideri ĝin ankaŭ rilate al la mondo spirita. La verko estas traktaĵo filozofia kaj morala : ĝi ne celas klarigi la meĥanismon de intermonda komunikado. Laŭ formo kaj lingva stilo ĝi egalas al La Libro de la Spiritoj. Pli altan laŭdon oni ne povas doni. Ĝi estas plua altvalora aldono al nia literaturo. ”