Saltu al enhavo

La mono de sinjoro Arne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Mono de Sinjoro Arne)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La mono de Sinjoro Arne
La mono de Sinjoro Arne
La mono de Sinjoro Arne
Aŭtoro Selma Lagerlöf
Eldonjaro 1933
Urbo Stokholmo
Eldoninto Eldona Societo Esperanto
Paĝoj 110
vdr

La mono de Sinjoro Arne[1] estas rakonto de Selma Lagerlöf unue publikigita en 1904. La esperanta traduko de Stellan Engholm aperis 110-paĝa en la jaro 1933 ĉe Eldona Societo Esperanto.

Citaĵo
 Rakonto el la deksesa jarcento. Ĉarma, riĉa stilo. 
— 1933, Esperanto, paĝo 155
Citaĵo
 Selma Lagerlöf, la plej fama sveda verkistino, distingiĝas per sia stilo neordinara. Temas pri rakonto el la 16-a jarcento. La enhavon ni ne rakontu, ni nur volas akcenti ke ĝi estas pli tipa por la verkado de Lagerlöf ol la unua verko, kiu aperis en E, „La junulino el Stormyr“. La tradukon faris la bone konata sveda verkisto Stellan Engholm. La kovrilo estas desegnita speciale por la E-eldono de sveda artisto. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n104 (jan 1934) kaj Belga esperantisto n207 (maj 1934)
Citaĵo
 Povas esti, ke Selma Lagerlöf estas grandioza verkistino, sed la jena novelo neniel montras tion. Fakte, ĝi estas el tiu speco seninteresa kaj sengusta, kiu abundas en nia literaturo ; oni demandas al si, kial oni elektis ĝuste tiun verkon por traduko, kaj kiel la aldono de tiu verko al la literaturo de Esperanto povas esti taksata plivalorigo. Por tiu ĉi rakonto el sveda vivo de la dek-sesa jarcento mankas eĉ tia klariga noto pri ĝia historia fono, kia povus igi la verketon instrua por tutmonda legantaro. La nomo de la tradukinto estas garantio pri la bona lingva kvalito; laŭ la eksteraĵo la libro estas bela, kaj la kovrilo estas desegnita speciale por la Esperanta eldono. 
— K. R. C. STURMER. La Brita Esperantisto - Numero 342, Oktobro (1933)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. literumita kiel "La Mono de Sinjoro Arne" en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]