Saltu al enhavo

La Palma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Palmo)
Ĉi tiu artikolo temas pri insulo en la okcidenta parto de insularo Kanarioj. Por urbo sur la insulo rigardu la paĝon Santa Cruz de La Palma. Por orienta provinco de Kanarioj legu la artikolon Provinco La Palmoj. Por ĉefurbo de la orienta provinco de Kanarioj disponeblas la paĝo Las Palmas de Gran Canaria. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Palma (apartigilo).
La Palma
vulkaninsulo, administra teritoria unuo [+]

Lando Hispanio

Supermara alteco2 426 msnm [+]
Koordinatoj28° 40′ N, 17° 52′ U (mapo)28.66-17.86Koordinatoj: 28° 40′ N, 17° 52′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoRoque de los Muchachos [+]
Akvokolektejo708,3 km² (70 830 ha) [+]
Areo708,3 km² (70 830 ha) [+]

Loĝantaro81 350 [+] (2024)
Denseco114,85 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC±00:00 [+]

La Palma (Kanariaj insuloj)
La Palma (Kanariaj insuloj)
DEC
Map
La Palma

Vikimedia Komunejo:  La Palma [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Palma (oficiale San Miguel de La Palma, "Sankta Mikaelo de la Palmo" esperante) estas insulo de la hispana regiono de Kanarioj, en la Atlantika Oceano. Ĝia ĉefurbo estas Santa Cruz de La Palma.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La insulo havas surfacon de 708,33 km² (10% de la kanaria teritorio) kaj loĝantaro je ĉirkaǔ 85 000 homoj.

La Palma estas tre kruta, kun alteco de 2.426 m en la Roque de los Muchachos, monto kie ekzistas tre grava astronomia scienca observejo. Ĝi ankaŭ enhavas la vulkanon Cumbre Vieja (Maljuna Pinto), unu el la plej aktivaj vulkanoj en la Kanarioj. Cumbre Vieja kovras la sudajn du-trionojn de la insulo kaj plej aktuale erupciis en septembro 2021.

En la centro troviĝas granda vulkanbuŝo kiu formas la Nacian Parkon de la Caldera de Taburiente, kreitan en 1954. Aliaj vulkanoj estas San Andrés kaj Teneguía, kiu la lastan fojon erupciis en oktobro 1971.

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[1] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon. La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[2]

Municipoj

[redakti | redakti fonton]
Municipoj de la insulo: 1. Santa Cruz de La Palma; 2. Puntallana; 3. San Andrés y Sauces; 4. Barlovento; 5. Garafía; 6. Puntagorda; 7. Tijarafe; 8. Tazacorte; 9. Los Llanos de Aridane; 10. El Paso; 11. Fuencaliente; 12. Villa de Mazo; 13. Breña Baja kaj 14. Breña Alta.

La Palma estas dividita en 14 municipojn: 7 en la okcidenta kaj 7 la orienta deklivaroj:

Faŭno kaj flaŭro

[redakti | redakti fonton]
Flago
Situo
La Palma – satelita foto

La insulo situas en la ekoregiono de la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  2. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Hernández Luis, José Ángel (2006). Transportes y comunicaciones en La Palma: una imagen desde la prensa (1850-1936). Las Palmas de Gran Canaria: Anroart Ediciones. ISBN 84-96577-36-8.
  • Martín Rodríguez, Ernesto: "La Palma y los Auaritas". Centro de la Cultura Popular Canaria. Santa Cruz de Tenerife. 1992.
  • Paz Sánchez, Manuel de (2003). La ciudad: una historia ilustrada de Santa Cruz de La Palma. Vizcaya: Centro de la Cultura Popular Canaria. ISBN 84-7926-427-6.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.