Saltu al enhavo

Ladoga (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ladoĵskoje)
Ladoga
lago
Ĉefaj fontoj Svir, Volkov, Vuoksi
Ĉefaj elfluoj Neva
Insuloj Rijekkalan-Sari, Mantsinsari, Kilpola, Tulolansari kaj Valaam (interalie)
Setlejoj Sortavala, Sjasjstroj, Ŝlisselburgo (interalie)
Areo de la baseno 280 366 km²dep1
Landoj de la baseno Rusio, Karelio
Datenoj
Koordinatoj 60° 51′ N, 31° 28′ O (mapo)60.84277777777831.459722222222Koordinatoj: 60° 51′ N, 31° 28′ O (mapo)
Ladoga (Eŭropa Ruslando)
Ladoga (Eŭropa Ruslando)
DEC
Map
Ladoga
Supermara alteco f14 m
Surfaca areo 17 703 km² (sen insuloj), 18 390 km² (kun insuloj)dep1f5
Maksimuma longo 219 kmf6
Maksimuma larĝo 83 kmf7
Maksimuma profundo 225 mf10
Averaĝa profundo 52 mf11
Borda longo1 (longo de la bordo)dep1
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

La lago Ladoga (ruse Ладожское озеро, finne Laatokka, pli malnova finne Nevajärvi) estas la plej granda lago de Eŭropo. Ĝi situas en du regionoj de Rusio: Karelio kaj Leningrada provinco. La norda bordo de la lago proksimas la landlimon de Finnlando. Antaŭ la Dua Mondmilito nordokcidenta parto de la lago estis en Finnlando. En la lago troviĝas pli ol 500 insuloj. (Vidu mapon Mapo).

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas 40 km oriente de Sankt-Peterburgo. Ĝia akvosurfaco (krom la insuloj) estas 17.600 km2; la plej granda longo estas 219 km, averaĝa largo estas 82 km, meza profundo 51 m. La plej profunda punkto (230 m) situas okcidente de la Valaam-insulo.

La tuta akvokolekta areo de la Ladoga estas 260.000 km2, kun ĉirkaŭ 50.000 lagoj kaj 3.500 akvofluoj, kiuj longas pli ol 10 km (plej longaj estas Volhov, Svir, Vuoksa). Ĉar ĝian basenon elformis glaĉeroj, la norda parto estas dividita kiel fjordo, dum la sudaj sablaj kaj rokaj bordoj estas malaltaj kaj estas apenaŭ dividitaj, apudas ilin salikaj kaj alnaj arbaroj, pinacoj.

En la lago troviĝas ĉirkaŭ 660 insuloj kun surfaco pli granda ol unu hektaro. Tiuj insuletoj estas norde arbokovritaj. La tuta surfaco de la insuloj estas 456 km², la plej grandaj estas Rijekkalan-Sari, Mantsinsari, Kilpola, Tulolansari kaj Valaam.

La jara precipitaĵo ĉe la lago estas 610 mm, la akvonivelo ŝanĝiĝas 0,8 m dum la jaro (januaro estas la plej malalta). La ĝis nun mezurita plej granda diferenco estis 3 m.

Ĝis la 13-a jarcento la lago nomiĝis Nevo. La renomumo okazis laŭ la ĉeborda mezepoka komerca urbo Staraja Ladoga.

Dum la sieĝo de Leningrado de la Dua Mondmilito la Ladoga lago estis la sola vojo por provizi la sieĝatan grandurbon. La transporto al Leningrado (Peterburgo) okazis vintre per kamionoj trans surglaciaj vojoj (Vojo de Vivo), somere per boatoj.

Gravas la fiŝkaptado kaj la lignoprilaboro ĉe la lago.

La Ladoga lago estas parto de la akva vojo inter la Volgo kaj la Balta maro kaj inter la Blanka maro kaj la Balta maro. Sur tiuj vojoj, la kargo estas transportebla sen alilokigo de la kargo, inter Rusio kaj Finnlando kaj al Germanio kaj aliaj landoj.