Lagoj en Svedio
Aspekto
(Alidirektita el Lagoj de Svedio)
En Svedio, lago estas ofte difinita kiel etendaĵo de akvo kun minimuma areo de 1 hektaro (0,01 km2). Kun tiu difino, ilia nombro estas laŭ informo de SMHI ('La meteorologia kaj hidrologia instituto de la ŝtato')[1][2] iom pli ol 100 000. Proksimume 20 000 el tiuj estas pli grandaj ol 10 hektaroj. La surfaca areo de ĉiuj lagoj kune estas iom pli ol 40 000 km2. Tio estas proksimume 9 % de la areo de la lando. Ĉi tie sekvas listo de la plej grandaj lagoj, ordigitaj laŭ surfaca areo.
La plej grandaj lagoj en Svedio
[redakti | redakti fonton]- Vänern, 5519 km²
- Vättern, 1886 km²
- Mälaren, 1090 km²
- Hjälmaren, 477 km²
- Storsjön 'la grandlago', 456 km²
- Torneträsk, 330 km²
- Siljan, 292 km²
- Hornavan, 262 km² (la plej profunda, 228 m)
- Akkajaure, 260 km²
- Uddjaure, 249 km²
- Storavan, 184 km²
- Bolmen, 173 km²
- Storuman, 171 km²
- Stora Lulevatten 'granda Lule-akvo', 163 km²
- Kallsjön, 159 km²
- Åsnen, 148 km²
- Ströms Vattudal 'akvovalo de Ström', 146 km²
- Stora Le/Foxen, 136 km²
- Skagern, 132 km²
- Sommen, 130 km²
- Virihaure, 112 km²
- Flåsjön, 110 km²
- Torrön 'la sekinsulo' (!), 103 km²
- Malgomaj, 103 km²
- Glafsfjorden, 100 km²
Parenca temo
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sveriges sjöar, Faktablad nr 38, SMHI Dec. 2008
- ↑ SMHI Sjöareal och sjöhöjd Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine (1064 paĝoj)