Akravosta lamprotorno
Akravosta lamprotorno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Akravosta lamprotorno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lamprotornis acuticaudus (Barboza du Bocage, 1870) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Akravosta lamprotorno aŭ Akravosta brilsturno (Lamprotornis acuticaudus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Lamprotornis aŭ Brilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ĝi povas formi superspecion kun la parenca L. chloropterus.
Temas pri tre nigreca brilsturno kun bluaj briloj ĉefe en supraj partoj kaj brusto. La vixaĝo estas nigra kaj la iriso malhela ne rimarkindas. Ankaŭ la beko kaj la kruroj estas nigrecaj. Plej elstara distingilo estas la mallarĝa kaj pinteca vosto (ne tre longa) kio nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo kie “acuticaudus” estas kunmetaĵo de du radikoj signifaj respektive “akra” kaj “vosto”.
Ĝi troviĝas en Angolo, Bocvano, Demokratia Respubliko Kongo, Namibio, Tanzanio kaj Zambio.
Oni agnoskas du subspeciojn nome:
- acuticaudus (Bocage, 1869) - centra Angolo (suden al suda kaj centra Huíla), suda DRKongo, okcidenta kaj norda Zambio kaj sudokcidenta Tanzanio.
- ecki (Clancey, 1980) - suda Angolo, nordorienta Namibio kaj pleja nordokcidenta Bocvano.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Lamprotornis acuticaudus Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|