Las bicicletas son para el verano
Las bicicletas son para el verano | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Las bicicletas son para el verano |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1984 |
Ĝenro | drama filmo |
Reĝisoro(j) | Jaime Chávarri |
Produktisto(j) | Alfredo Matas |
Loko de rakonto | Madrido |
Muziko de | Francisco Guerrero |
Rolantoj | Amparo Soler Leal • Agustín González • Victoria Abril • Gabino Diego • Alicia Hermida • Marisa Paredes • Patricia Adriani • Aurora Redondo • Guillermo Marín • Miguel Rellán • Emilio Gutiérrez Caba • Laura del Sol |
IMDb | |
Las bicicletas son para el verano (Bicikloj utilas somere) estas hispana filmo de 1984 reĝisorita de Jaime Chávarri kaj bazita sur samnoma teatraĵo de Fernando Fernán Gómez.[1]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Somere 1936 ekas la Hispana Enlanda Milito post la puĉo de julio 1936. En Madrido, la familio formita de don Luis, lia edzino Dolores kaj iliaj gefiloj, Manolita kaj Luisito, kunhavas la malfacilan ĉiutagan vivon kun la servistino kaj la najbaroj. Luisito, spite malbonajn rezultojn en siaj studoj, deziras, ke lia patro aĉetu al li biciklon: aliaj amikoj jam havas tion. Sed la situacio devigas la pastron prokrasti la aĉeton: li argumentas, ke eble post la somero, kredante, ke la milito daŭros nur unu someron (tamen ĝi daŭros tri jarojn). La malespera respondo de Luisito estas: "sed bicikloj utilas somere". Tiukadre la malfacila vivo de la plenkreskuloj dum la milito miksiĝas kun la interesoj de la adoleskuloj: ludoj kaj bicikloj.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Agustín González...Luis
- Amparo Soler Leal...Dolores
- Victoria Abril...Manolita
- Gabino Diego...Luisito
- Alicia Hermida...Doña Antonia
- Marisa Paredes...Doña Mª Luisa
- Patricia Adriani...María
- Carlos Tristancho...Julio
- Aurora Redondo...Doña Marcela
- Guillermo Marín...Don Simón
- Miguel Rellán...Basilio
- Emilio Gutiérrez Caba...Anselmo
- Laura del Sol...Bailarina
Komentoj
[redakti | redakti fonton]- Oni filmis en Madrido mem.
- La filmo ricevis diversajn premiojn.
- La aŭtoro de la teatraĵo Fernando Fernán Gómez plendis, ke la tramoj en la filmo estis bluaj, dum li memoris de la miltepoko, ke ili estis ruĝaj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Galán, Diego (27a de februaro 2004). «Las bicicletas son para el verano». El País (PRISA). Konsultita la 26an de decembro 2018.
- ↑ «Fernán Gómez cuestionó «Las bicicletas son para el verano» por el color de los tranvías». abc. 17a de aŭgusto 2015. Arkivita el originalo la 3an de februaro 2020. Konsultita la 5an de aprilo 2021.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Las bicicletas son para el verano (película) en la hispana Vikipedio.