Le huitième jour
Le huitième jour | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Le Huitième Jour |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 5 dec. 1996, 1996 |
Ĝenro | komedia filmo, drama filmo |
Kameraado | Walther van den Ende |
Reĝisoro(j) | Jaco Van Dormael |
Produktisto(j) | Philippe Godeau |
Scenaro | Jaco Van Dormael |
Muziko de | Pierre Van Dormael |
Rolantoj | Daniel Auteuil • Pascal Duquenne • Miou-Miou • Didier De Neck • Fabienne Loriaux • Hélène Roussel • Henri Garcin • Isabelle Sadoyan • Rémy Julienne • Harry Cleven • Josse De Pauw • Dominic Gould • Christian Hecq • Alexandre von Sivers • Dieudonné Kabongo |
Produktinta firmao | Pan-Européenne |
IMDb | |
Le huitième jour (La oka tago) estas franc-belga filmo verkita kaj reĝisorita de Jaco Van Dormael, publikigita en 1996.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Georges (Pascal Duquenne) vidas sin kiel mongolo (loĝanto de Mongolio) anstataŭ kiel trisomiulo. Li volas retrovi sian patrino, de kiu li havas nur ŝian adreson, kaj tiucele li fuĝas el sia rezidejo kun hundo. Harry (Daniel Auteuil), estas laboremega bankisto kiu perdis sian edzinon (Miou Miou) kaj la zorgorajton pri du filinoj. Revenante hejmen planante sinmortigon pere de trafikakcidento, frapas la hundon kiu akompanis Georges, kiu vidas lin kiel amikon. Entombiginta la hundon, Georges petas al Harry akompani lin vidi sian patrinon, sed Harry malakceptas, volante reporti lin al la rezidejo, kien Georges tute ne povas vivi.
La sekvan matenon, Harry trovas sian kuirejon pelmela kaj Georges suferanta, ĉar manĝis ĉokoladon, al kio li alergias. Spite dekomencan malakcepton, Harry akceptas finfine porti Georges al la adreso de lia patrino kaj komprenas, ke li devas liberigi el la laboro kelkajn tagojn (kion li neniam estis farinta). Dum la vojaĝo li komprenas, ke Georges amas la kontakton kun la ĉirkaŭuloj, kvankam plej ofte aliuloj ne akceptas lin.
La vojaĝo suferas prokrastojn. Dekomence Harry profitas ĝin por viziti siajn eks-edzinon kaj filinojn, el kiuj la plej aĝa estas festonta sian datrevenon. Georges estas invitita por la 14a. Harry pensis pri donaco, sed la edzino eĉ ne permesas lin vidi ilin. Georges, sentante alproksimiĝon al sia patrino, ektrikas veŝton por ŝi. Sed alveninte en la celon, Georges ekkonas, ke ŝia patrino mortis tuj lasinte lin en la rezidejo, sed ke li havas fratinon, kaj li decidas ir vidi ŝin. Harry, malkontenta pro sia foresto el la laboro, decidas forlasi sian amikon ĉe ŝoseo por ke li faru petveturadon, sed li pentas kaj revenas repreni lin.
Ĉe la fratino, oni ne akceptas rilaton kun tia frato aŭ onklo. Georges tristas kaj ne scias kion fari, dum Harry povas nur reporti lin al la rezidejo. Survoje ili haltas ĉe restoracio, kie denove oni malakceptas lin, konstatinte lian handikapon, kio okazigas al li kolerkrizon. En la rezidejo Georges prezentas Harry al la aliaj internuloj. Por Harry la reveno al la laboro montras al li, ke ne plaĉas al li lia vivo, kaj tial li planas demision. Siaflanke Georges ne forgesis la datrevenon de la filino de Harry, kaj akompanata de aliaj kolegoj, per ŝtelita buseto, venas ĉe Harry, kiu ne atendante la demision aliĝas al siaj novaj amikoj.
Ĉe la datreveno, Harry kaj Georges organizas festegon eĉ kun pirotekniko. Alvenas polico, kiu finas la feston, dum la du amikoj fuĝas kaj finas la vesperon ĉe noktoklubo kie Georges volas malkovri amoron, sed li estas denove malakceptita de du virinoj kio rezultas en nova krizo. Harry promesas zorgi pri li. Sed Georges, ne eltenante la situacion, profitas ke Harry dormas por ŝteli el li monon per kiu li aĉetas ĉololadon, supreniras sur tegmento kaj ĉantas. Formanĝinte la ĉokoladon, li malsaniĝas kaj finfine li saltas al la vakuo.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Daniel Auteuil : Harry
- Pascal Duquenne : Georges
- Miou-Miou : Julie
- Henri Garcin : La bankestro
- Isabelle Sadoyan : La patrino de Georges
- Hélène Roussel : La patrino de Julie
- Laszlo Harmati : Luis Mariano
- Fabienne Loriaux : La fratino de Georges
- Rémy Julienne : agresema ŝoforo
- Olivier Gourmet : kliento ĉe restoracio
- Sabrina Leurquin : La servistino de la restoracio
- Christian Hecq : La ŝumagazenisto
- Jean Bollery : La patro de Nathalie