Saltu al enhavo

Lev Ivanoviĉ Ĵirkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lev Ĵirkov)
Lev Ivanoviĉ Ĵirkov
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1885 (1885-03-07)
en Moskvo
Morto 4-an de decembro 1963 (1963-12-04) (78-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato
Faculty of Oriental Studies of the St. Petersburg University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Kial venkis lingvo Esperanto?

Lev Ivanoviĉ Ĵirkov (ruse Лев Иванович Жирков) - prof. de lingvoscienco, specialisto pri persa kaj kaŭkazaj lingvoj (avara k. a.). Nask. 1885. Esperantisto de 1902. Aŭtoro de rimarkinda broŝuro (en la rusa kaj Esperanto): Kial venkis lingvo Esperanto?. En sia alia verko „Al la nova etapo“ li klare elmontras la veran internaciecon de Esperanto rilate al la lingvoj aziaj, afrikaj ktp.

Verkoj:

  • Al la nova etapo 1932(?)
Citaĵo
 [...] oni kun intereso turnos sin al Al la Nova Etapo, kaj legos pri la sinteno de la Internacia Sekretariaro de la Landaj Proletaj Esperantaj Lingvo-Komisionoj. “(Ni) firme opinias esperanton nur transiva, evoluonta Stupo al la estonta monda helpa lingvo kaj ties pli posta evoluo al la sola, komuna lingvo de la senklasa, sennacia, kaj senŝtata socio.” Sed montriĝas, laŭ Drezen, ke niaj mal-samideanaj amikoj, kvankam ne “fanatikaj fundamentistoj,” ankaŭ “ne estas reformemaj rilate al la lingvo,” kaj en artikoloj de li, de Ĵirkov, kaj de Hohlov, estas klarigata la nuna sinteno de unu el la plej gravaj inter la esperantaj popoloj. Entute verketo kies ĉiu linio stimulas kaj pensigas. 
— La Brita Esperantisto - Numero 328, Aŭgusto (1932)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.