Lingvoj de la Filipinoj
Amplekso
[redakti | redakti fonton]Ekzistas preskaŭ 200 lingvoj de la Filipinoj. La plejmulto apartenas al la aŭstronezia lingvaro, kiu kovras la vastan Pacifikon. La oficialaj lingvoj en Filipinoj estas la filipina kaj la angla. La filipina lingvo estas planita surbaze de la tagaloga.
El la indiĝenaj lingvoj, kiuj troviĝas en Filipinoj, 11 ĉefaj lingvoj havas pli ol unu milionon da parolantoj. Krom la tagaloga, la ceteraj estas la cebua, iloka, hiligajnona, bikola, ŭaraja, pampanga, pangasina, magindanaa, maranaa, kaj taŭsuga.
Alilandaj influoj
[redakti | redakti fonton]Ankaŭ ĉinaj lingvoj paroliĝas. Pli ol 98%, ĉirkaŭ 600 000, el la ĉinoj en Filipinoj parolas la hokkienan lingvon (Min Nan), sed kelkaj lernas la mandarenan en lernejo. Dum la periodo de la koloniado fare de la hispana reĝlando, la hispana lingvo estis tre disvastigata, sed nun tre malmultaj ĝin parolas, kvankam restas spuroj en la geografiaj kaj familiaj nomoj. Ĉavakano estas kreola lingvo formita el la hispana kaj indiĝenaj lingvoj. Ekzistas nuntempe ĉirkaŭ 300 000 parolantoj de Ĉavakano ĉe la Zamboanga Duoninsulo kaj Kavito. La uson-angla enkondukiĝis ekde 1898 post milito inter Usono kaj Hispanio pri la teritorio de la Filipinoj.
Indiĝenaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]La jenaj 18 indiĝenaj lingvoj havas pli ol 300 000 parolantojn:
Lingvo | Grupo | Nombro da parolantoj | Regiono |
---|---|---|---|
tagaloga (Filipino) | Pligranda Centra-Filipina | entute pli ol 100 milionoj da parolantoj, pli ol 23 milionoj denasklingve, pli ol 80 milionoj dualingve | Tutaj Filipinoj kiel pontlingvo |
cebua | Pligranda Centra-Filipina | tute pli ol 30 milionoj da parolantoj, 18,5 milionoj denasklingve, 11,5 milionoj dualingve | Insuloj de Cebuo, Boholo, Mindanao kaj Negroso |
iloka (Ilokano) | Nord-Luzona | tute ĉirkaŭ 10 milionoj, 7,7 milionoj denasklingve, 2,3 milionoj dualingve | norde de Luzono |
hiligajnona | Pligranda Centra-Filipina | tute ĉirkaŭ 11 milionoj, 6,9 milionoj denasklingve, 4,1 milionoj dualingve | insulo de Panajo |
bikola | Pligranda Centra-Filipina | tute pli ol 4,5 milionoj denasklingve, aliaj dualingvanoj | duoninsulo de Bikolo |
ŭaraja (Waray-Waray) | Pligranda Centra-Filipina | tute pli ol 3,1 milionoj denasklingve, aliaj dualingvanoj | insuloj de Samaro kaj Lejteo |
pampanga | Centra-Luzona | ĉirkaŭ 2,3 milionoj | centro de Luzono |
pangasina | Nord-Luzona | ĉirkaŭ 1,5 milionoj | okcidento de Luzono |
magindanaa (Magindanao) | Pligranda Centra-Filipina | ĉirkaŭ 1 miliono | sudo de Mindanao |
maranaa | Pligranda Centra-Filipina | ĉirkaŭ 1 miliono | centro de Mindanao |
taŭsuga | Pligranda Centra-Filipina | ĉirkaŭ 1 miliono | Suluo |
kapiza (Capiznon) | Pligranda Centra-Filipina | ĉirkaŭ 639 000 | nordoriente de Panajo |
bontoka (Bontoc) | Pligranda Centra-Filipina | ĉirkaŭ 540 000 | centro de la Montara provinco |
ibanaga | Nord-Luzona | pli ol 500 000 | nord-oriente de Luzono |
aklana (Inakeanon) | Pligranda Centra-Filipina | ĉirkaŭ 395 000 | provinco de Aklano, nordo de Panajo |
kinaraja (Kinaray-a) | Pligranda Centra-Filipina | pli ol 378 000 | provincoj de Iloilo kaj Antiko, okcidente de Panajo |
masbatea | Pligranda Centra-Filipina | pli ol 350 000 | insulo de Masbate |
surigaŭa (Surigaonon) | Pligranda Centra-Filipina | pli ol 345 000 | Surigao, Carrascal, Cantilan, Madrid, Lanusa |
Origino
[redakti | redakti fonton]La pralingvo de la aŭstronezia lingvaro estas la proto-aŭstronezia aŭ PAN, kiu evidente originis el Tajvano, sed eventuale el la Azia ĉeftereno.
Skribsistemo
[redakti | redakti fonton]Plejparto da filipinaj lingvoj nun skribiĝas per la roma alfabeto, sed antikve per silabaroj, kiuj nomiĝas Baybayin.