Eksperimenta lingvo
Aspekto
(Alidirektita el Lingvoprojekto)
Eksperimenta lingvo (aŭ lingva projekto) estas konstruita lingvo kreita por eksperimentado pri lingvistikaj teorioj. Oni povas ekzemple demandi "kio okazus se la angla lingvo ne havus artikolojn" kaj krei version de la angla sen artikoloj nur por studi ĝin.
Specoj de eksperimentaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]- Logikaj lingvoj
- Filozofiaj lingvoj
- La Reala Karaktero de John WILKINS
- La lingvo priskribita en Logopandekteisiono de Thomas Urquhart
- Ro
- Láadan (por testi la Sapir-Whorf hipotezon rilate seksismon)
- E-prime (versio de la angla sen la verbo "to be" (esti))
- Ithkuil, eksperimento pri maksimuma koncizeco
- Tokipono, surbaze de vivsimpligismo kaj Taoismo