Saltu al enhavo

Lions Club International

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lions Club International
emblemo
Servoklubo
organizaĵo
internacia organizaĵo
ne-registara organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 7-a de junio 1917
Lando(j) Usono vd
Sidejo Oak Brook, en la kantono DuPage de Ilinojso, Usono
Situo Ilinojso
Fondinto(j) Melvin Jones vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
internacia sidejo de Lions Club International en Oak Brook, en la kantono DuPage de Ilinojso, okcidente de Ĉikago
Pontarko simbolanta internacian amikecon, en Aĥeno, surhavanta la heraldikan simbolon de Lions Club International

Lions Club International (angle; en Esperanto Internacia Leon-Klubo, ofte malpli longe nomata Leona Klubo), estas internacia sekulara serva organizaĵo. Ĝi fondiĝis en Usono en 1917, kaj nun havas pli ol 1,3 milionojn da membroj en pli ol 44 000 lokaj kluboj en 206 landoj. La membroj nomiĝas Leonoj (angle, "Lions").

La moto de la organizaĵo estas Ni servas, kaj ĝia celo estas helpi pri la bezonoj de komunumoj ĉie tra la mondo. Tradicie, helpoj por kuraci vidmalsanojn kaj okulajn difektojn estas grava celo de la agado de Lions Club International.

La organizaĵon fondis Melvin Jones, ĉikaga negocisto, kiu volis trovi rimedon por bridi la kapablojn de siaj sukcesaj kolegoj kaj direkti la energion al socie utilaj celoj. La internacia sidejo de Lions Club International situas en Oak Brook, en la kantono DuPage de Ilinojso, okcidente de Ĉikago.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]