Lipharoj
Lipharoj estas haroj kreskantaj nur sub la nazo de (kutime vira) homo. Ĉe viroj kiuj ne razas sin, povas esti, ke oni lasas kaj liphararon kaj barbon, nur liphararon kaj ne barbon aǔ pli malofte nur barbon kaj ne liphararon. Ĝenerale liphararo havigas pli imponan, aŭtoritatan, plenkreskan aspekton al oni. Barbo kontribuas al tio, sed povas aldoni aliajn signifojn. Ĉio tio ege dependas de la lokaj kutimoj en diversaj epokoj, landoj ktp.
Ankaŭ la stilo de liphararo dependas ĉu de la lokaj kutimoj ĉu de la personaj preferoj: pli larĝaj, pli mallarĝaj, pli longaj, pli mallongaj ktp. Pri tio vidu ekzemple artikolon pri broŝliphararo.
Al "bone flegita" liphararo la posedanto dediĉas tempon kaj penon. Kultivado ĉefe esprimiĝas per la sistema kaj preciza troigo de la lipharoj. Ekzistas ankaŭ oleoj kaj kremoj, kiujn oni aplikas al la lipharoj, riĉigante ĝian aspekton kaj donante al ĝi brilon.
Liphararo ĉe virinoj ofte okazas je menopaŭzo, rezulte de la malpliigon de estrogena hormono, kaj estas konsiderata en multaj kulturoj kiel estetika malavantaĝo. Virinoj kun lipharoj kutime provas forigi ĝin diversmaniere.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas proverboj pri lipharoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Bruligi al si la lipharojn. ” „ Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo. ”
Stiloj
[redakti | redakti fonton]-
"Dalí" liphara stilo
-
"Angla" liphara stilo
-
"Fu Manchu" liphara stilo
-
"Handlebar" liphara stilo
-
"Hufuma" liphara stilo
-
"Imperiala" liphara stilo
-
"Meksika" liphara stilo
-
"Natura " liphara stilo
-
"Pencil" liphara stilo
-
"Dentobrosa" liphara stilo
-
"Rosmara" liphara stilo
-
"Liberstila" liphara stilo
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Friedrich Nietzsche havis rosmaran liphararon
-
Salvador Dali kun tipaj lipharoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-28 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Movado pri lipharoj Arkivigite je 2020-09-19 per la retarkivo Wayback Machine angle