Listo de skotaj monarkoj
Aspekto
(Alidirektita el Listo de skotlandaj monarkoj)
La Reĝlando Skotlando estis fondita kiel ŝtato en 845 de la Alpinoj. Ĝis ĉirkaŭ 889 la reĝlando nomiĝis Rex Pictorum (Reĝo de Piktoj). Ekde 1603, la sama reĝo regis ambaŭ Skotlandon kaj Anglion en persona unio, kaj en 1707 la du landoj unuiĝis kaj formis la reĝlandon Britio. Ekde tiam, oni ne plu uzis la titolon "Reĝo de Skotlando" aŭ "Reĝo de la Skotoj".
Jen la kompleta listo de la reĝoj de Skotlando:
Alpinoj (843 - 1034)
[redakti | redakti fonton]- Kenneth la 1-a (843-858)
- Donaldo la 1-a (858-862)
- Konstantino la 1-a (862-877)
- Aed (877-878)
- Giric (878-889)
- Eochaid (878-889) (necerta) - eble kun-monarko kun Giric
- Donaldo la 2-a (889-900)
- Konstantino la 2-a (900-943)
- Malkolmo la 1-a (943-954)
- Indulf (954-962)
- Dubh (962-967)
- Cuilén (967-971)
- Kenneth la 2-a (971-995) - eble kun rompo
- Amlaib (necerta) (?973-977)
- Konstantino la 3-a (995-997)
- Kenneth la 3-a (997-1005)
- Malkolmo la 2-a (1005-1034)
Dunkeldoj (1034-1286)
[redakti | redakti fonton]- Dunkano la 1-a (1034-1040)
- Macbeth (1040-1057)
- Lulach (1057-1058)
- Malkolmo la 3-a (1058-1093)
- Donaldo la 3-a (1093-1097) - rompita en 1094
- Dunkano la 2-a (1094)
- Edgar (1097-1107)
- Aleksandro la 1-a (1107-1124)
- Davido la 1-a (1124-1153)
- Malkolmo la 4-a (1153-1165)
- Vilhelmo la 1-a (1165-1214)
- Aleksandro la 2-a (1214-1249)
- Aleksandro la 3-a (1248-1286)
Dinastio de Fairhair (1286-1290, disputita)
[redakti | redakti fonton]- Margareta (1286-1290) - disputita kaj neniam kronita
Tiam okazis interreĝa periodo ĝis 1292
Balliol-o (1292-1296)
[redakti | redakti fonton]- Johano de Balliol (1292-1296)
Tiam la angla reĝo Eduardo la 1-a devigis Johano de Balliol abdiki, ĉar li volas aldoni Skotlandon al Anglujo. Okazis dua interreĝa periodo ĝis 1306.
Brusoj (1306-1371)
[redakti | redakti fonton]- Roberto la 1-a (1306-1329)
- Davido la 2-a (1329-1371)
Stuartoj (1371-1707)
[redakti | redakti fonton]- Roberto la 2-a (1371-1390)
- Roberto la 3-a (1390-1406)
- Jakobo la 1-a (1406-1424)
- Jakobo la 2-a (1437-1460)
- Jakobo la 3-a (1460-1488)
- Jakobo la 4-a (1488-1513)
- Jakobo la 5-a (1513-1542)
- Maria la 1-a (1542-1567)
La sekvantaj reĝoj reĝis ambaŭ en Skotlando kaj en Anglio.
- Jakobo la 6-a (1567-1625) - Jakobo la 1-a de Anglio ekde 1603
- Karlo la 1-a (1625-1649)
- Karlo la 2-a (1649-1651 kaj, post interreĝo, 1661-1685)
- Jakobo la 7-a (1685-1689) - Jakobo la 2-a de Anglio
- Maria la 2-a (1689-1694) - kun ŝia edzo, William la 2-a
- Vilhelmo la 2-a (1689-1702) - ĝis 1694, kun lia edzino, Maria la 2-a
- Anna (1702-1707)