Lobelio
Aspekto
(Alidirektita el Lobelia)
Lobelio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lobelia tupa: infloresko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Lobelio estas genro de florplantoj el familio Kampanulacoj, kun proksimume 300 specioj. Tiu genro estas trovebla en plej granda parto de la mondo sed ĉefe en varmaj regionoj. La floroj estas torditaj sur la akso je ĉirkaǔ 180 gradoj kaj montras dulateran simetrion. Lobelioj entenas alkaloidojn, interalie lobelinon, kiu funkcias kemie kiel nikotino. Multaj lobelioj estas ornamplantoj.
Kelkaj fakuloj indikas 365 ĝis 415 speciojn, pro kio ĝi estus la dua plej specioriĉa genro de la familio Kampanulacoj. La specioj hejmiĝas precipe en la tropikoj kaj subtropikoj, ĉefe en tropika Afriko kaj Neotropiso, nur malmultaj specioj kreskas ĝis la moderklimataj regionoj.