Lujza Szabó
Lujza Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szabó Lujza Gizella |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1904 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de novembro 1934 (30-jaraĝa) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 48/1 parcella, 1. sor, 68. sír ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Ernő Unger ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ![]() |
Lujza Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szabó Lujza Gizella estis hungara operkantisto (koloratursoprano). Ŝiaj 2 geedziĝaj nomoj estis Unger Ernőné kaj Palik Frigyesné, ŝia unua edzo estis Ernő Unger.
Lujza Szabó[1] naskiĝis la 17-an de februaro 1904 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de novembro 1934 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lujza Szabó komence lernis violonadon de Jenő Hubay, dum ŝi violonadis en kineja orkestro. Ŝia voĉo estis malkovrita, tial ŝi akiris operkantistan diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1927. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis József Sík kaj Ernő Unger. Ŝi komencis sian kantistan karieron en Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie ŝi restis ĝis sia tre frua morto. Ŝi havis 50 rolojn, krome ŝi kantis oratoriojn. En tiu periodo ŝi estis gastkantisto en Berlino kaj Amsterdamo.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Léo Delibes: Lakmé — Don Pizarro
- Ferenc Erkel:
- Bánk bán (opero) — Melinda
- Hunyadi László — Mária Gara; Erzsébet Szilágyi
- Fromental Halévy: La judino — princino Eudoxia
- Jenő Hubay: A cremonai hegedűs — Giannina
- Pongrác Kacsóh: János vitéz — franca reĝidino
- Giacomo Meyerbeer: Die Hugenotten — reĝino Margit Valois
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte — reĝino de Nokto
- La geedziĝo de Figaro — 2-a knabino
- Così fan tutte — Fiordiligi
- Die Entführung aus dem Serail – Konstanza
- Giacomo Puccini:
- La Bohème — Musetta
- Gianni Schicchi — Nella
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — Rosina
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – Gilda
- La traviata — Violetta Valéry
- Richard Wagner:
- Die Walküre — Waltraute
- Parsifalo (opero) — unua florknabino
- Götterdämmerung — Wellgunde
- Das Rheingold — Wellgunde
Aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografieto kun roloj[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 884-a paĝo)