Luna eklipso de la 21-a de Januaro 2019
Plena luna eklipso okazis la 21an de Januaro 2019 UTC (Universala Tempo Kunordigita). Por observantoj en Ameriko, tiu luna eklipso okazis inter la vespero de dimanĉo la 20a de Januaro kaj la fruaj matenaj horoj de lundo la 21a de Januaro. Por observantoj en Eŭropo kaj Afriko, la eklipso okazis dum la mateno de la 21a de Januaro. La eklipso okazis dum superluno. Ĝi ankaŭ estis la lasta plena luna eklipso ĝis majo 2021.
Videbleco
[redakti | redakti fonton]La eklipso estis videbla en ties plena daŭro de Norda kaj Suda Amerikoj, partoj de okcidenta Eŭropo kaj nordokcidenta Afriko. De lokoj en Nord-Ameriko, la eklipso komencis dum la vesperaj horoj de 20a de januaro. Observantoj ĉe lokoj en Eŭropo kaj multaj partoj de Afriko povis vidi parton de la eklipso antaŭ la Lunsubiro en la frua mateno (antaŭ matena krepusko) horoj de la 21a de Januaro.
Vido al Tero de Luno dum la plej granda eklipso |
Mapo pri videbleco |
Tempo
[redakti | redakti fonton]La tempo de plenaj Lunaj eklipsoj estas priskribita de ĝiaj kontaktoj:[1]
- P1 (Unua kontakto): Komenco de duonombra eklipso. Tera duonombro tuŝas Lunan eksteran randon.
- U1 (Dua kontakto): Komenco de parta eklipso. Tera ombro tuŝas Lunan eksteran randon.
- U2 (Tria kontakto): Komenco de plena eklipso. Luna surfaco estas plene en Tera ombro.
- La plej granda eklipso: La pinta tempo de eklipso. Luno estas plej proksime al centro de Tera ombro.
- U3 (Kvara kontakto): Fino de plena eklipso. Luna ekstera rando forlasas Teran ombron.
- U4 (Kvina kontakto): Fino de parta eklipso. Tera ombro forlasas Lunan surfacon.
- P4 (Sesa kontakto): Fino de duonombra eklipso. Tera duonombro ne plu estas sur la surfaco de Luno.
La duonombraj fazoj de la eklipso ŝanĝas la aperon de la Luno nur iomete kaj estas ĝenerale ne rimarkeblaj.[2]
Tempozonaj adaptoj de UTK | Amerikoj | Atlantiko | Eŭropo / Afriko | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
-8h | -7h | -6h | -5h | -4h | -3h | -2h | -1h | 0h | +1h | +2h | +3h | ||
GMT | WEST MET BST | MEST | |||||||||||
Evento | 20a de Januaro vespere | 21a de Januaro matene | |||||||||||
P1 | Duonombra komencas* | 6:37 ptm | 7:37 ptm | 8:37 ptm | 9:37 ptm | 10:37 ptm | 11:37 ptm | 12:37 atm | 1:37 atm | 2:37 atm | 3:37 atm | 4:37 atm | 5:37 atm |
U1 | Parta komencas | 7:34 ptm | 8:34 ptm | 9:34 ptm | 10:34 ptm | 11:34 ptm | 12:34 atm | 1:34 atm | 2:34 atm | 3:34 atm | 4:34 atm | 5:34 atm | 6:34 atm |
U2 | Plena komencas | 8:41 ptm | 9:41 ptm | 10:41 ptm | 11:41 ptm | 12:41 atm | 1:41 atm | 2:41 atm | 3:41 atm | 4:41 atm | 5:41 atm | 6:41 atm | 7:41 atm |
Mez-eklipso | 9:12 ptm | 10:12 ptm | 11:12 ptm | 12:12 atm | 1:12 atm | 2:12 atm | 3:12 atm | 4:12 atm | 5:12 atm | 6:12 atm | 7:12 atm | 8:12 atm | |
U3 | Plena finas | 9:43 ptm | 10:43 ptm | 11:43 ptm | 12:43 atm | 1:43 atm | 2:43 atm | 3:43 atm | 4:43 atm | 5:43 atm | 6:43 atm | 7:43 atm | 8:43 atm |
U4 | Parta finas | 10:51 ptm | 11:51 ptm | 12:51 atm | 1:51 atm | 2:51 atm | 3:51 atm | 4:51 atm | 5:51 atm | 6:51 atm | 7:51 atm | 8:51 atm | 9:51 atm |
P4 | Duonombra finas* | 11:48 ptm | 12:48 atm | 1:48 atm | 2:48 atm | 3:48 atm | 4:48 atm | 5:48 atm | 6:48 atm | 7:48 atm | 8:48 atm | 9:48 atm | 10:48 atm |
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi okazis en la konstelacio Kankro, iom okcidente de M44.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . On the nature of eclipses. Inconstant Moon. Cyclopedia Selenica. Alirita 2019-01-20 .
- ↑ Lunar Eclipses for Beginners.