Luz-Ardiden
Luz-Ardiden | |||
---|---|---|---|
vintrosportejo | |||
Alteco |
1 720 m | ||
Geografia situo | 42° 53′ N, 0° 4′ U (mapo)42.883958-0.064157999999992Koordinatoj: 42° 53′ N, 0° 4′ U (mapo) | ||
| |||
Luz-Ardiden estas vintrosportejo en Pireneoj, situanta en la departemento Hautes-Pyrénées de la regiono Okcitanio. Situanta en alteco de 1720 metroj, ĝi estis inaŭgurita la 16-an de januaro 1975. La vintrosportejo estas la alvenpunkto por iuj etapoj de la Tour de France kaj la Vuelta a España.
Detalo de la grimpado
[redakti | redakti fonton]Ekde Luz-Saint-Sauveur (710 m), la supreniro al Luz-Ardiden (1 720 m) longas 14,7 km. La nivel-diferenco super ĉi tiu distanco estas 1 010 m, kun averaĝa deklivo de 6,9% kaj maksimuma deklivo de 10%.[1]
Tra la jaroj ĝi vidis la triumfon de biciklistoj kiel Pedro Delgado (Tour 1985), Miguel Induráin (Tour 1990), Richard Virenque (Tour 1994), Laurent Jalabert (Vuelta 1995), Lance Armstrong (Tour 2003), Samuel Sánchez (Tour 2011).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Climb By Bike. Arkivita el la originalo je 2011-05-21. Alirita 2021-06-28 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Luz Ardiden en la itala Vikipedio.