Márton Lendvay (1807 - 1858)
Márton Lendvay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1807 en Baia Mare |
Morto | 29-an de januaro 1858 (50-jaraĝa) en Peŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1-2-19 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Anikó Hivatal |
Infano | Márton Lendvay (1830–1875) |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto reĝisoro |
LENDVAY Márton estis hungara kantisto-aktoro, reĝisoro naskiĝinta en Nagybánya la 11-an de novembro 1807 kaj mortinta en Pest (urbo) la 29-an de januaro 1858. Lia edzino estis Anikó Hivatal, li estis la patro de aktoro Márton Lendvay.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Post kelkaj amatoraj roloj Márton Lendvay fariĝis aktoro el urba skribisto en 1926 - laŭ aliaj fontoj en 1828 – ĉe aktortrupo de Károly Fejér. Liajn unuajn sukcesojn li rikoltis en Nagyvárad. En Pest li ludis unue en 1831. Poste tio li iĝis ano de la Dunántúli Színjátszó Társaság. Dum la landkunveno li ludis ankaŭ en Pozsony en 1833. En la 1830-aj jaroj liaj stacilokoj estis Kassa, Kolozsvár kaj la Burgteatro en Buda, sed li ofte engaĝiĝis ankaŭ ĉe la migrantaj aktortrupoj. Li estis fondinto de la Teatro Magyar de Pest, respektive de la Nacia Teatro (Pest) – kaj kun interrompoj – li estis ĝia ano ĝis sia morto. En 1840 li studvojaĝis Vienon kaj Berlinon. Por longaj tempoj li ludis en Kassa kaj Pécs, kie ankaŭ reĝisoris en 1839–40. En la Nacia Teatro li reĝisoris ekde 1843. Lia lasta ludo estis la 31-a de januaro 1854 en Nemzeti Színház (Lord Rochester, Birch–Pfeiffer: A lowoodi árva). Li havis hemoragion cerban kaj ne plu ludis. Lia naskiĝurbo jam en novembro de 1844 elektis lin ĝia honora civitano. Li verkis ankaŭ novelojn kaj komponis kantojn.
Ĉefaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Zampa (Hérold); Fra Diavolo (Auber);
- Rómeó, Hamlet, Othello, III. Richárd, (Ŝekspiro);
- Fiesco, Don Carlos (Schiller);
- Ferdinánd (Schiller: Ármány és szerelem);
- Ethelwood (Dumas (patro)–Jermann: Korona és vérpad);
- Ruy Blas (Hugo); Antony (Dumas (patro));
- Robin de Bois (Arago–Vermond: Az ördög naplója);
- Bánk bán (József Katona);
- Árpád (Vörösmarty M.: Árpád ébredése);
- Korpádi Gergely (Ede Szigligeti: Szökött katona);
- Táray (Czakó Zs.: Végrendelet).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Fejér K.: Rövid vázlata L. M. művészi életének (zsebkönyv, Szatmár, 1856);
- Szigligeti E.: Magyar színészek életrajzai (1878);
- Hegedűs G.: L. M. Nagy magyar színészek (1957);
- Zsoldos E.: L. M. (adattár szerepkatalógussal, jutalomjátékai és vélhető rendezései jegyzékével, 1958).