Memorigaĵo de la Ŝoaho
Memorigaĵo de la Ŝoaho | |||
---|---|---|---|
Holocaust museum (en) memorigaĵo | |||
Lando | Francio vd | ||
Situo | Quartier Saint-Gervais | ||
Adreso | 17 rue Geoffroy L'Asnier, 75004 Paris | ||
Situanta sur | rue Geoffroy-l'Asnier • rue du Grenier-sur-l'Eau | ||
Estiĝo | 2005 | ||
Malfermo | 2004 | ||
Koordinatoj | 48° 51′ 17″ N, 2° 21′ 22″ O (mapo)48.8548462.356196Koordinatoj: 48° 51′ 17″ N, 2° 21′ 22″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.memorialdelashoah.org/ | ||
La Memorigaĵo de la Ŝoaho (france Mémorial de la Shoah aŭ Centre de documentation juive contemporaine, akronime CDJC) estas la centra memorejo por la holokaŭsto en Parizo, Francio [1]. La fokuso estas sur la persekuto de judoj en okupata Francio kaj en la areo de la Reĝimo de Vichy 1940-1944 [2]. La memorigaĵo ankaŭ estas muzeo kiu ebligas ekscii pri la historio de judoj en Francio kaj Eŭropo kaj la franca rezisto al la tielnomita "Fina Solvo de Juda Demando". La muzeo malfermiĝis en januaro 2005 en La Marais, en la 4-a arondismento de Parizo, tre proksime al la urbodomo [2].
Gravaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]La gravaj komponaĵoj de la monumento estas:
- La Tribunalo (Le parvis)
- La memormuro (Le fronton)
- la muro de nomoj (mur des noms)
- la ĉambro de indekskartoj (fichier juif)
- la muro kun la nomoj de la Justuloj Inter la Nacioj el Francio
- la kripto
- la biblioteko (kun diversaj esploropcioj)
Surskribo sur la memormuro
[redakti | redakti fonton]„ Devant le Martyr Juif Inconnu incline ton respect
de justice et de vérité. ”
ta piété pour tous les martyrs,
chemine en pensée avec eux
le long de leur voie douloureuse,
elle te conduira au plus haut sommet
(de: Justin Godart (1871-1956), eksministro, honora prezidanto de la Comité du Martyr Juif Inconnu)
Traduko: "Montru vian respekton al la nekonata juda martiro, vian respekton al ĉiuj martiroj, akompanu ilin en viaj pensoj sur ilia longa vojo de sufero, li kondukos vin al la plej alta pinto de justeco kaj vero."
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
La muro de justuloj
-
La muro de nomoj
-
La kripto kun la eterna flamo
-
Parto kazerno #6 de koncentrejo Beaune-la-Rolande
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mémorial de la Shoah : Hollande évasif au sujet des génocides. Le Monde (January 29, 2015). Alirita 2015-12-17 .
- ↑ 2,0 2,1 Gary Lee Kraut (15 March 2014) Jewish Paris: The Deportation Memorial, the Shoah Memorial and the Holocaust Center – France Revisited - Life in Paris, Travel in France. Alirita 1 January 2017 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-