Dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj de la 20-a jarcento, en la komunumo movade aparte aktivis la esperantista paro Eki kaj Martina Woite, kiuj estis instruistoj kaj faris multajn Esperanto-kursojn por lernejanoj de la sepa ĝis deka klasoj. Neniu el tiuj geknaboj iĝis ĝisosta esperantisto, sed centoj da infanoj (la kursanoj kaj ĉiuj geamikoj) ekhavis daŭran pozitivan impreson pri la internacia lingvo.