Camponaraya
Camponaraya | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24410 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 096 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 141 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 35′ N, 6° 40′ U (mapo)42.580555555556-6.6702777777778Koordinatoj: 42° 35′ N, 6° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 490 m [+] | ||
Areo | 29,13 km² (2 913 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Camponaraya [+] | |||
Camponaraya [kamponaRAĝa] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Camponaraya estas etimologie rilatebla al Kampo sur la limo, kiel aludo al limo inter la regnoj Galegio kaj Leono aŭ inter ambaŭ kvartaloj, ĉar fakte estis kunigo de du kvartaloj apartigitaj per rojo, nome Kampo kaj Surlimo (kio videblas simbole en la malsupra triono de la blazono). Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan, tre ofte mikse.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Camponaraya, Hervededo, Magaz de Abajo, Narayola kaj La Válgoma, okupas totalan areon de 29,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 4 105 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 2 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 124 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Cacabelos, Arganza, Cabañas Raras, Carracedelo kaj Ponferrada.
En Mezepoko okazis reloĝado rilata al la Monaĥejo de San Julián de Samos en Galegio dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj, kaj poste dependa de la Monaĥejo de Santa María de Carracedo en Carracedelo. La plej frua mencio de Magaz kaj Narayola estas de la jaro 992. Estante sur la Jakoba Vojo (kies simboloj aperas en la blazono sur blua fono), tio helpis la disvolvigon de la areo, kiu apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (vino, fruktoj, legomoj), malpliiĝinta brutobredado kaj industrio (farmacio, ceramiko). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).