Macintosh
Macintosh | ||
---|---|---|
computer family vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
TTT | Oficiala retejo | |
La Macintosh (elparolo: [ˈmækᵻntɒʃ], aŭ Mac, kelkfoje esperantigita kiel Makintoŝo[1]) estas serio de personaj komputiloj kreitaj de Apple Computer.
La unua Macintosh estis enkondukita en la jaro 1984 kiel malmultekosta posteulo de la Apple Lisa, komputilo sur kiu estis jam havebla grafika uzantinterfaco simila kiel tiu de Macintosh, sed pro la alta prezo ne sukcesa. La nomon inventis Jef Raskin. Li nomis lian favoran pommarkon, McIntosh. Por eviti problemojn kun la usona marko, oni literumis la nomon Macintosh.
Jam sur la unua Macintosh-komputilo estis instalita operaciumo Mac OS. Siatempe ĝi estis vere revolucia, ĉar ĝi estis la unua kiu uzis komputilan muson. Tio interalie ebligis ke uzanto ne plu devis tajpi komplikajn komandojn.
Operaciumo
[redakti | redakti fonton]De 1984 ĝis 2001 la operaciumo de Macintosh-komputilo baziĝis je la tutunua Sistemo. Regule aperis novaj versioj kaj ĝisdatigoj. Modernaj Macintosh-komputiloj uzas la operaciumon Mac OS X:
- 10.0 Cheetah, 2001
- 10.1 Puma, 2001
- 10.2 Jaguar, 2002
- 10.3 Panther, 2003
- 10.4 Tiger, 2005
- 10.5 Leopard, 2007
- 10.6 Snow Leopard, 2009
- 10.7 Lion, 2011
- 10.8 Mountain Lion, 2012
- 10.9 Mavericks, 2013 – laŭ surf-regiono sude de San-Francisko
- 10.10 Yosemite, 2014 – laŭ la Josemitea Nacia Parko en Kalifornio
- 10.11 El Capitan, 2015 – laŭ rokmasivo en la Josemitea Nacia Parko
Procesoro
[redakti | redakti fonton]Tradicie Macintosh-komputiloj havis IBM-procesoron. Je la 5-a de junio 2005 Steve Jobs anoncis ke Apple ekuzus Intel-procesorojn, ĉar IBM-procesorojn uzus tro da energio kaj kreus tro da varmo. Specife por tekokomputiloj tio ĉi estis problema. Jam en aŭgusto 2006 ĉiuj novaj Macintosh-komputiloj havis Intel-procesorojn; multe pli rapida ol anoncite. Tial ankoraŭ ne ĉiuj komputilaj programoj estas adaptitaj por povi senprobleme funkcii je la Intel-Mak.
Modeloj
[redakti | redakti fonton]- Malnovaj modeloj
- 1984: Macintosh 128K, Macintosh 512K
- 1986: Macintosh Plus
- 1987: Macintosh II, Macintosh SE
- 1988: Macintosh IIx
- 1989: Macintosh SE/30, Macintosh IIĉ, Macintosh IIci, Macintosh Portable
- 1990: Macintosh IIfx, Macintosh Classic, Macintosh IIsi, Macintosh LC serie
- 1991: Macintosh Quadra, Apple PowerBook
- 1992: Macintosh IIvx, PowerBook Duo
- 1993: Macintosh Centris, Macintosh Color Classic, Macintosh Performa, Macintosh TV
- 1994: Power Macintosh
- 1997: Power Macintosh G3, PowerBook G3, Twentieth Anniversary Macintosh
- 1998: iMac
- 1999: iBook, Power Macintosh G4
- Modernaj modeloj