Otomi-mangea lingvaro
Aspekto
(Alidirektita el Makro-otomangua lingvaro)
La otomi-mangea lingvaro estas lingvofamilio de amerikaj indianoj, en Meksiko kaj Centra Ameriko.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7a/Otomanguean_Languages.png/280px-Otomanguean_Languages.png)
La plej granda nombro de parolantoj de ĉi tiu familio troviĝas en la ŝtato de Oaxaca, kie la otomia, la zapoteka kaj la miŝteka lingvoj estas entute parolataj de ĉirkaŭ 1 miliono kaj duono da personoj (proksimume triono de la loĝantaro de la ŝtato).
Lingvoj de la familio
[redakti | redakti fonton]La familio otomi-mangea estas formata de sep branĉoj: amuzga, ĉinanteka, miŝteka, otomipamea, popoloka, tlapaneka kaj zapoteka, kvankam tiu divido ne havas konsenton de ĉiuj esploristoj.
Ĉefaj lingvoj:
- Otomia lingvo, parolata de la otomioj
- Miŝteka lingvo, parolata de la miŝtekoj en Meksiko (precipe en nordo kaj oriento de la ŝtato Oaksako), 260 mil (1992).
- Mazateka lingvo, parolata de la mazatekoj en Meksiko (montaraj regionoj ŝtato Oaksako), 130 mil (1992).
- Zapoteka lingvo, parolata de la zapotekoj
- Mazava lingvo, de la mazavoj en Meksiko (montaraj regionoj okcidento de ŝtato Meksiko kaj oriente de ŝtato Miĉoakano), 120 mil (1992).