Saltu al enhavo

Imperio Malio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mali-imperio)
Imperio Malio
1230 – 1545

historia lando • imperio
Geografio
Imperio de Mali, ĉirkaŭ 1350
Imperio de Mali, ĉirkaŭ 1350
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Imperio Malio estis Okcident-afrika komerca imperio en la areo de la nuna Malio, kiu havis sian orepokon ekde la 13-a ĝis la 16-a jarcentoj.

Bildo de Mansa Musa, reganto de la Imperio Malio en la 14a jarcento, el la Kataluna Atlaso de 1375 pri la tiama konata mondo (mapamundi), desegnita de Abraham Cresques

Historio[redakti | redakti fonton]

La imperio situis okcidente de la Fouta-Djallon-montaro, apud la supra fluejo de la rivero Niger, evoluis el ŝtato Kangaba kaj ĝi estis fondita post ĉirkaŭ la jaro 1000 (laŭ tradicio). En la malfrua epoko de la praa Ganaa imperio, la malinke-loĝantoj de Kangaba estis makleristoj en la orkomerco. La malinke-oj malamis la kruelan kaj sovaĝan regon de Sumanguru (ĉefo de susuoj), tiel ili ribelis. En 1230 Sundiata, frato de la forpelita reganto de Kangaba venkis la susuan estron. (La nomo Malio tiam disvastiĝis anstataŭ Kangaba.) Sundiata iĝis ekzemplo por siaj sekvantoj pro sia sukcesa konkera politiko. Liaj armeoj konkeris sude la orriĉan Bondut kaj Bambuk, nordokcidente subigis la djarra-ojn norde ĝis Débo-lago apud la Niger-rivero.

Abu Bakr, konata ankaŭ kiel Abubakari la 1-aManding Bori, estis la kvina Mansa (imperiestro) de la Malia Imperio, kiu regis el 1275 ĝis 1285. Li naskiĝis kiel Manding Bori de patrino Namandjé, tria edzino de Naré Maghan kon Fatta. Antaŭ iĝi Mansa, Manding Bori servis kiel kankoro sigi (nome veziro kaj dua estro) por Sundiata Keïta. Kiam Sundjata mortiĝis dum misteraj cirkonstancoj en 1255, lia plej aĝa kaj nura filo heredanto estis tro juna por iĝi Mansa, kaj Manding Bori estis proklamita regento. Antaŭ tiu ascendo, lia nevo enpoviĝis kiel Mansa Ŭali. Post la murdo de Ĥalifo, Manding Bori estis finfine igita Mansa de Malio laŭ la nomo Abu Bakr. Mansa Abu Bakr komencis la malrapidan revenon de Malio al hegemonio en Okcidenta Afriko post kvin jaroj de enlanda milito kaj ekonomia malpliigo. Post dek jaroj, la trono estis puĉita de liberigita sklavo kaj generalo Sakura en 1285.

Abu Bakr la 2-a (floris dum la 14a jarcento), literumita ankaŭ Abubakri, povus esti la naŭa mansa de la Malia Imperio. Li sukcedis sian nevon Mansa Mohammed ibn Gao kaj antaŭis Kanku Musa la 1-a. Abu Bakr la 2-a ŝajne abdikis por esplori la "limojn de la oceano"; tamen, lia ekspedicio neniam revenis. Estas hipoteza polemiko ke en unu el tiaj ekspedicioj maliaj maristoj atingis marbordojn de Ameriko, do unu jarcenton antaŭ Kristoforo Kolumbo.

Timbuktuo, René Caillié (1830).

Dum regado de Mansa Musa (1307 aŭ 1312 – al 37 aŭ 32?), la forto, potenco de Mali pintiĝis. Li konkeris mezan regionon de rivero Niger, du gravajn komercurbojn Timbuktuo kaj Gao, sud-Saharajn urbojn kiel Valata. Li konkeris eĉ salejojn de Taghaza (pli norde), dum la orientajn limojn de la imperio ŝovis li ĝis tero de la hausoj. Mansa Musa okupis okcidente ŝtaton de Takrur kaj terojn de popoloj fulan kaj tukulor. Li sendis ambasadoron kaj agentojn al Maroko, Egiptio kaj aliaj landoj. Kiam li revenis el pilgrimo de Mekka en 1324, li setligis egiptajn sciencistojn en Timbuktuo kaj Gao.

En la 14-a jarcento, la muslimaj komercistoj de Malio agadis fervore en tuta Okcidenta Afriko. Ĉirkaŭ la jaro 1400 ribelis Gao, en 1431 la tuaregoj okupis je Valata kaj Timbuktuo. Sendependiĝis ankaŭ popolo de Takrur kaj ĝiaj najbaroj (ekz. volofoj), dum mosioj ekribelis.

Laŭ la Sundiata Eposo, Kurukan Fuga estis la konstitucio de la Malia Imperio, kreita post la Batalo de Krina (1235) fare de asembleo de nobeloj por krei registaron por la nova establita imperio. Laŭ la parola tradicio de grjotaj poetoj de Malio kaj Gvineo, la Kurukan Fuga establis la federacion de mandinkaj klanoj sub unu registaro, difininte kiel ĝi funkcios kaj establinte la leĝojn per kiuj la popolo vivos. La nomo Kurukan Fuga estas toponimo, tradukebla al "klarigita granito/laterito", alude al la ebenaĵo de la urbo Ka-ba (nuna Kangaba) kie laŭ legendo Sundiata Keita prezentis la ĉarton.

La Imperio Malio ekde ĉirkaŭ 1550 jam ne estis grava ŝtato.

Antaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej frua historio de la Imperio Malio temas pri la teritorio, la popoloj kaj la regantoj kiuj poste formos la Imperion. Tio ampleksas al historia periodo ekde proksimume la komenco de la 10a jarcento ĝia mezo de la 13a jarcento. La areo de geografia influo estas sur la teritorioj de la aktualaj ŝtatoj Malio, Maŭritanio kaj Senegalo. Restis malmultaj referencoj, kaj tiuj fragmentaj, al la antaŭ-imperia Malio en skribaj fontoj. La plej antikva fonto devenas el rakonto pri la Okcidenta Sudano fare de Al-Bakri, verkita en 1068. En tiu teksto, li mencias du landojn, nome "Daŭ" kaj "Malal", situaj apud la rivero Níger kaj proksimaj al la minejoj de oro, zono kiu tre probable estos la kerno de la posta Imperio Malio. Al-Bakri priskribis la manieron kiel sennoma reganto de la regno konvertiĝis al Islamo pro perado de komercisto kiam li vidis miraklan pluvoŝtormon kiu finigis epokon de terura sekego. Tio okazis almenaŭ unu generacion antaŭ 1068, ĉar Al-Bakri asertas, ke la posteuloj de la sennoma reganto kaj liaj nobeloj plutenis Islamon, kvankam la popolo mem ne estis konvertita. Ibn Ĥaldun, nordafrika historiisto kiu vivis en Egipto intervjuis Ŝejĥ Utman, kiu estis "fakih" de Ganao. Uthman havigis al li informaron pri regnoj de la pasinteco el la parola tradicio ekzistanta tiutempe, nome 1394, kaj havigis la nomon de la unua islama reĝo nome Barmandana. En la rakonto de al-Idrisi, de 1154, tiu asertas, ke la du urboj Daŭ kaj Malal estis je kvar veturtagoj inter ili, nome sur valo de la rivero Nilo (sud celante Nigeron). Malal estis priskribita kiel "malgranda urbo, kun granda domaro sen murego ĉirkaŭa, konstruita sur monteto nesaltebla el ruĝa tero."

Berbero.

Dum la hegemonio de Ŭagadu, la lando mandinka iĝis unu de ties provincoj, nomita laŭ ties ĉefurbo nome Ka-ba aŭ Kangaba, kaj el tiu ties reĝoj regis je la konto de Ganao. La kontrolo de Ŭagadu super Manden finis post 14 jaroj de milito kontraŭ la almoravidoj, islamfanatikaj berberoj devenaj de Nordafriko (nuna Maroko). La almoravida generalo Abu Bakr konkeris kaj incendiis en 1076 Kumbi Saleh, nome ĉefurbo de Ŭagadu, kaj tiel finis ties hegemonio super la zono. Tamen, la almoravidoj ne povis elteni siajn tieajn konkerojn, kiuj estis rekaptitaj tuje fare de la soninkeoj. La provincoe Kangaba, liberigita de la influo kaj de soninkeoj kaj de la berberoj, dividiĝis en dekdu regnoj, el kiuj ĉiu estis regata de po unu reĝo (konata kiel "fama") aŭ princo (nome "maghan"). Manden estis dividita en du, kun la teritorio de Dodoguo nordoriente kaj la teritorio de Kri sudokcidente. La malgranda regno Niani estis unu de kelkaj el la areo Kri de Manden.

Proksimume en 1107, la regno Kaniaga, ĝis tiam vasalo de la Susuoj de Ŭagadu, ekkonkeris la terojn de iliaj iamaj superuloj. Antaŭ 1180 ili eĉ subigis Ŭagadu kaj devikis la soninkeojn pagi impostojn. En 1203, la reĝo susuo Sumaoro, de la klano de Kante, atingis la povon kaj terurigis Manden, rabis virinojn kaj varojn de Dodugu kaj Kri.

La leonprinco[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sundiata Keita.

Dum la rekuperado de Kaniaga, en Niani naskiĝis Sundiata, de la klano de Keita (1217). Estis filo de la "fama" de Niani, nome Nare F (konata ankaŭ kiel Maghan Kon Fatta, kio signifas "belan princon"), kaj de lia dua edzino, Sogolon Kedju, origina de la tero de Do, sude de Malio. La infano ricevis la nomon de sia patrino (Sogolon) kaj la familinomon de sia patro (Djata). Kombinita en la rapida parolmaniero de la madinka lingvo, la nomoj formis Sondjata aŭ Sundjata. Ankaŭ la anglalingva formo, Sundiata, estas populara. Oni profetis, ke la maghan Sundiata estos granda militisto, sed por desaponto de sia patro, la princo ne komencis promesplene: Sundiata Keita, laŭ la parola tradicio, ne kapablis piediri ĝis li estis sep-jaraĝa.

Tamen, poste Sundiata kreskiĝis forta kaj tre respektita, sed antaŭe lia patro mortis. Spite la dezirojn de la "fama" de Niani respekti la profetaĵon kaj meti Sundiata sur la trono, oni kronigis anstataŭe la filon de la ĉefa edzino, nome Sasuma Bérété. Tuj la filo de Sasuma, Dankaran Tuman, surtroniĝis, li kaj lia patrino devigis la iom post iom pli popularan Sundiata al ekzilo kun lia patrino kaj du fratinoj. Antaŭ Dankaran Tuman povis regadi senbare, la reĝo Sumaoro fiksis siajn konkerdezirojn en Niani kaj devigis Dankaran al fuĝado al Kisidugu. Post kelkaj jaroj en la ekzilo, unue en la kortego de Ŭagadu kaj poste en Mema, delegitaro de Niani venis al Sundiata por peti, ke tiu luktu kontraŭ la Susuoj kaj liberigu la regnojn de Manden por ĉiam.[1]

Terakota figuro de arkopafisto el Malio (13a-15a jarcentoj), kun sagujo surdorse. La arko kaj sagujo estis la simboloj de povo en Imperia Malio.[2]

Reveninte kun kombinitaj armeoj de Mema, de Ŭagadu kaj de ĉiuj urbo-ŝtatoj ribelaj de mandinkoj, Maghan Sundiata direktis ribelon kontraŭ la regno Kaniaga ĉirkaŭ 1234. La fortoj kombinitaj de la nordo kaj sudo de Manden venkis super la armeo de la Susuoj en la batalo de Kirina (tiam konata kiel Krina) en 1235. Tiu venko finigis la regnon Kaniaga kaj okazigis la ascendon kiel imperio de Malio. Post la venko, la reĝo Soumaoro fuĝis al la montaroj Kulikoro, kaj la mandinkoj kaptis ĉiujn urbojn. Maghan Sundiata deklaris sin "fama de fama-oj" kaj ricevis la titolon de "mansa", kiu estas tradukebla kiel Imperiestro. Estante 18-jaraĝa, li atingis grandan aŭtorecon super la dekdu regnoj en alianco konata kiel Manden Kurufa, kaj ricevis la kromnomon Mari Djata, nome leonprinco.

Manden Kurufa[redakti | redakti fonton]

La imperio Malio estis la dua de la ŝtatoj kreitaj en Sahelo, karakterizita per forta centralizado. Dum la Ganaa imperio disponis de tre malforta kohero, bazita nur sur la dekretoj de sia imperiestro, la imperio Malio aperis kiel la unua de la federitaj ŝtatoj de Okcidenta Afriko, kun leĝoj kiuj unuigis areon tiom grandan kiom Okcidenta Eŭropo. Tiu tendenco al la centralizado estis poste adoptita kaj disvolvigita fare de la sonhajoj kaj la popoloj kiuj sukcedis ilin, nome bamana, volofoj kaj fulani dum la dekadenco de Malio.

Organizado[redakti | redakti fonton]

La Manden Kurufa organizita de Mari Djata estis komponita de la "tri statoj libere aliancitaj" nome Malio, Mema kaj Ŭagadu, plus la dek du reĝlandoj. Endas memorigi, ke Malio, tiusence, referencas nur al la urbo-ŝtato Niani. Mema estis povega urbo-ŝtato sur la kurbo de la rivero Niĝero, proksima al Manden. Ĝi alianciĝis al Sundiata en ĝia kampanjo kontraŭ Kaniaga, pro kio ties "faama" konservis la kronon kaj ne devis kliniĝi antaŭ la "mansa", memore al la fakto, ke li gastigis en sia kortego Sundiata dum lia ekzilo. Ankaŭ Ŭagadu, alia teritorio najbara de Manden, estis rajtigita reteni sian monarkon: ĝi ricevis la samajn avantaĝojn kiel Mema kaj pro la samaj tialoj.

La rivero Niĝero ĉe Kulikoro.

La dek du reĝlandoj de Malio estis koalicio de teritorioj ĉu konkeritaj ĉu aliancanaj, ĉefe en la interno de Manden, kun ĵurita fideleco al Sundiata kaj al liaj posteuloj. Enbatinte siajn lancojn entere antaŭ la trono de Sundiata, ĉiu el la dek du reĝoj lasis sian reĝlandon al la dinastio de Keita, kaj iĝis "farba" kio estas kombino de la mandinkaj vortoj "farin", titolo de la nordaj komandantoj, kaj "ba", granda. Tiuj farba-oj regis siajn iamajn regnojn nome de la "mansa", per preskaŭ la sama aŭtoritateco kiun estis havintaj antaŭ unuiĝi al Manden Kurufa. Tiuj reĝlandoj estis jenaj:

  • Bambugu; konkerita de Fakoli Koroma.
  • La teroj de la tribo de la rivero Bozo; aliancano de Malio.
  • Ĵedeba; aliancano de Malio.
  • Do, deveno patrina de Sundiata, de kie elektos reĝinojn la Keita; aliancano de Malio.
  • Jalo; konkerita de Fran Kamara.
  • Kaniaga; konkerita de Mari Ĵata la 1-a.
  • Kri; aliancano de Malio.
  • Ŭalata; konkerita de Mari Ĵata la 1-a.
  • Sibi; aliancano de Malio.
  • Tabon; aliancano de Malio.
  • Toron; aliancano de Malio.
  • Zaghari; aliancano de Malio.

Kurukan Fuga[redakti | redakti fonton]

Tuj post kronigo kiel "mansa", Mari Ĵata instituciis universalan konstitucion por la nova ŝtato, nomita Kurukan Fuga, nome Divido de la Mondo. Ĉe la urbo Kangaba, li establis la sidejojn de la registaro kaj de la Gbara aŭ Granda Asembleo.

Gbara[redakti | redakti fonton]

La Gbara aŭ Granda Asembleo utilis kiel priparola ento de la mandinka ĝis la renverso de la Manden Kurufa en 1645. Ilia unua kunsido post la aprobo de la Kurukan Fuga, kunigis delegitojn de 29 klanoj preziditaj de "Belen-tigui" (ceremoniestro). La lasta kunsido de la Gbara, laŭ la tradicioj de la nordo de Gvineo, havis 32 delegitojn de 28 klanoj. La klanoj estis la jenaj:

Sagujo.
  • La 16 Jon-Tan-Ni-Ŭoro (portantoj de la sagujo kaj pafarko), klanoj responsaj pri la defendo en ampleksa senco, inkludita la publika ordo kaj la zorgo de la akvaj kaj forstaj rimedoj kaj liveraĵoj:
  • Dansuba
  • Diabi
  • Diakité
  • Diallo
  • Diaŭara
  • Fofana
  • Kamara
  • Kamissoko
  • Koita
  • Kondé
  • Koroma
  • Magasuba
  • Sako
  • Sangaré
  • Sidibé
  • Traoré
  • La kvar klanoj de Maghan responsaj pri la regado, riĉigitaj per komerco, konstituis la aristokrataron kaj de tie eliris la funkciuloj plej altrangaj, nome jenaj:
    • Danhu/Duno/Somono/Sumano
    • Keita
    • Konaté
    • Kulibali
  • La kvin klanoj de Mori-Kanda-Lolo aŭ marabutoj (gardistoj de la fido) responsaj pri la islama konsilantaro, ĝuis grandan prestiĝon kaj de inter ili estis nomunitaj juĝistoj, nome jenaj:
    • Bérété
    • Cissé
    • Diané
    • Koma
    • Silla
Lignaj manfaritaĵoj.
  • La sep klanoj de "Njamakala" (Njama, "kaŝitaj energioj") responsaj pri produktado, estis jenaj:
    • Diabate (Djelis), kronikistoj, bardoj.
    • Kanté (Numun Fin), viroj kiuj laboris feron, dum virinoj ceramikon.
    • Kamara (Numun Siaki), viroj laboris valorajn metalojn kaj juvelojn.
    • Kamara (Finè), konfliktoperantoj.
    • Koroma (Numun Kule), metiartistoj de ligno.
    • Kujate (Djeli de Mansa kaj Belen-Tigi en la Gbara).
    • Slla (Garanke), tanistoj kaj teksistoj.

Socio, ekonomio kaj registaro[redakti | redakti fonton]

La Kurukan Fuga ankaŭ proponis socialajn kaj ekonomiajn rformojn, inklude malpermeson de fitraktado al prizonuloj kaj sklavoj, la nomumon de virinoj por regopostenoj, kaj la organizadon de regularo inter klanoj kiu indikis klare tion kion oni rajtis diri, kiel kaj kiam. Kaze de delikto, la akuzito estis juĝita laŭ sia religio, ĉu animisma ĉu islama. Sundiata estis disdoninta terojn inter la populacio, kio sekurigis, ke ĉiu havis sian lokon en la imperio, kaj estis markinta fiksajn prezojn por la komunaj produktoj.

Alia grava ŝlosila fakto establita de la Kurukan Fuga estis la supereco de Manden super ĉiuj regnoj ĉu kontrolitaj ĉu aliancanoj de la federacio inklude Ŭagadu kaj Mema. Ĉiuj "mansa" estos elektitaj estontece el la klano de Keita, kaj la urbo-ŝtato Niani (aktuale nelokita, sed en Gvineo) iĝis ĉefurbo. Mansa Mari Ĵata rekonstruis Niani, kiu estis detruita de Sumaoro dum lia foresto, kaj li igis ĝin la plej grava centro de komerco de Okcidenta Afriko dum la sekvaj du jarcentoj.

Mari Djata la 1-a[redakti | redakti fonton]

Malia ĉevalrajdanto el terakoto el la 13a ĝis la 15-a jarcentoj, eble de la epoko de Sundiata Keita.

Mari Djata la 1-a, alinome Sundiata Keita, entreprenis la konkeron kaj aneksadon de kelkaj lokoj en la imperion Malio. Kiam finiĝis la kampanjo, lia imperio ampleksiĝis 1 000 mejlojn de oriento okcidenten, kaj ties limoj estis la kurboj de la riveroj Senegalo kaj Niĝero. Unuiginte Manden, li aldonis Ŭangara, nome la teroj kiuj estis formintaj la sudan landlimon. Ankaŭ la nordaj komercaj urboj Ŭalata kaj Aŭdaghost estis konkeritaj kaj iĝis parto de la norda limo de la nova ŝtato. Ankaŭ Ŭagadu kaj Mema eniris en la regnon. La teroj de Bambugu, Ĥalo (Futa Ĵalon) kaj Gabu, Kabu aŭ Kaabu estis aligitaj al Malio fare de Fakoli Koroma, Fran Kamara kaj Tiramaĥan Traore, respektive.

Kiam Mari Djata la 1-a mortis, ĉu drone en Sankarani ĉu vundita per hazarda sago dum celebro, (estas tiuj du versioj), li jam havis organizitan armeon kaj la kontrolon super la komercvojoj de Saharo.

Imperiestroj de Malio[redakti | redakti fonton]

Oni konas ĝis 21 "mansa" (imperiestrojn) post Mari Djata la 1-a kaj probable estis du aŭ tri pliaj. La nomoj de tiuj reĝoj konserviĝis pere de la "ĵeli"-oj kaj la modernaj posteuloj de la dinastio de Keita, kiuj loĝas en Kangaba. Kio apartigas tiujn reĝojn de la fondinto, krom la historia rolo establi la ŝtaton, estas la transformado de la Manden Kurufa en la Imperio Manden. Nekontentigitaj kun la teritorioj konkeritaj kaj unuigitaj per la venkoj fare de Mari Djata la 1-a, tiuj "mansa" konkeris kaj aligis popolojn, kiel la fulanoj, volofoj, sereroj, "bamana", sonhajoj, tuaregoj kaj aliaj popoloj, en enorman imperion.

Stirpo de Djata, 1250-1275[redakti | redakti fonton]

Manuskriptoj pri astronomio kaj matematiko de la Biblioteko de Timbuktuo.

La unuaj tri sukcedantoj de Mari Djata luktis por sia heredorajto. Dum periodo de dudek kvin jaroj okazis ferocaj rivalecoj internaj kiuj preskaŭ okazigis la finon de la imperio.

Ŭali la 1-a[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Mari Djata en 1255, la leĝo ordonis, ke ascendu al la trono lia filo, supozante, ke li estas plenkreskulo; sed tamen, Jerelinkon estis minoritatulo je la morto de sia patro, pro kio Manding Bori, duonfrato de Mari Djata kaj "kankoro-sigui" (veziro), devis esti reĝigita laŭ la Kurukan Fuga. Anstataŭe, estis la filo de Mari Djata kiu ascendis al la trono kaj estis kronita kiel Ŭali la 1-a.

Mansa Ŭali montriĝis bona imperiestro kiu aldonis plijan terojn al la imperio inkludante la provincoj Bati kaj Kasa en Gambio. Li konkeris la provincojn produktantojn de oro nome Bambuk kaj Bondu. Li establis kiel centra provinco Konkodugu. Ankaŭ la sonhaja regno de la urbo Gao ŝajne estis subigita en tiu periodo por la unua el multaj fojoj en kiuj ĝi estis tia. Krom militaj konkeroj, Ŭali ankaŭ famiĝis per reformoj agrikulturaj en la tuta imperio, ordonante, ke multaj soldatoj laboru kiel farmistoj en la provincoj konkeritaj el Gambio. Ĝuste antaŭ sia morto en 1270, Ŭali pilgrimis al Mekko kaj plifortigis la ligojn kun Nordafriko kaj la islamaj komercistoj.

La filoj de la generaloj[redakti | redakti fonton]

Kiel politika klopodo por kontroli kaj premii siajn generalojn, Mari Djata adoptis iliaj filojn, kiuj edukiĝis en la kortego de la "mansa" kaj eĉ faris "Keita" tiujn infanojn kiam ili atingis la maturecon. Konsiderante la tronon kiel rajton, du de la adoptitaj filoj de Mari Djata entreprenis unu kontraŭ la alia detruan militon, kiu minacis detrui ĉion kion estis konstruinta la du unuaj "mansa". LA unua el ili kiu atingis la tronon estis Mansa Ŭati en 1270. Li reĝis kvar jarojn en kiuj li regadis kruele, laŭ la rakontoj de la "ĵeli"-oj. Je sia morto en 1274, la alia adoptitra filo ascendis al la trono. Mansa Ĥalifa estis memorita kiel eĉ pli malbona ol Ŭati kaj, laŭ oni diroj, pafis sagojn kontraŭ preterpasantoj el la teraso de sia palaco. Li estis murdita, probable pro ordono de la Gbara, kaj anstataŭita de Manding Bori en 1275.

La kortego de 1275-1300[redakti | redakti fonton]

Post la ĥaoso de la regadoj de Ŭali kaj de Ĥalifa, regadis nombraj funkciuloj de la kortego kiu havis ligojn kun Mari Djata. Ili sukcesis revenigi la imperion al la toleremo, kaj instalis ĝin en ora epoko.

Abubakari la 1-a[redakti | redakti fonton]

Estis kronita kiel "mansa" nome Abubakari (fonetika adaptaĵo mandinga de la nomo en araba lingvo de la kalifo Abu Bakr, sukcedanto de Mohamedo). La patrino de Mansa Abubakari estis Namandjé, nome la tria edzino de Maghan Kon Fatta, kaj tial li estis duonfrato de Mari Djata. Antaŭ iĝi "mansa", Abubakari estis unu de la generaloj kaj poste "kankoro-sigi" de sia frato. Oni scias malmute pri lia regado, sed ŝajne li bone faris kaj finigis la iamajn tumultojn.

Sakura[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sakura.
Haĝo, Mekko.

En 1285, sklavo de la kortego liberigita de Mari Djata kaj kiu estis servinta ankaŭ kiel generalo, ekkaptis la tronon. La regado de Mansa Sakura ŝajne estis profita spite la politikan kortuŝon: li aldonis la unuajn konkerojn al Malio ekde la regado de Ŭani inkludante la provincojn Ŭagadu, Tekrur kaj Diara. Liaj konkeroj tamen ne haltis ĉe la limoj de Ŭagadu kaj li faris kampanjon en Senegalo kie li konkeris la provincon Ĵolof el la volofoj, kaj la areon de produktado de kupro, nome Takedda. Li konkeris ankaŭ Macina kaj atakis Gao por subpremadi ilian unuan ribelon kontraŭ Malio. Krom la milito, Mansa Sakura faris la Haĝon, nome pilgrimadon al Mekko, kaj malfermis rektajn komercajn negocadojn kun Tripolo kaj Maroko.

Li estis murdita dum la revena vojaĝo el Mekko, revenante el Ĝibutio, proksime de Tripolo, Libio, fare de danakila militisto, kiu klopodis ŝteli. La akompanantoj de la imperiestro portis lian korpon tra la regnoj Ŭadi kaj Kanem, de kie ili sendis mesaĝistojn al Malio portante la tristan novaĵon de la morto de Sakura. Kiam la korpo alvenis al Niani, oni organizis reĝan funebron spite al la sklava deveno de la uzurpinto.

Stirpo Kolonkan: 1300-1312[redakti | redakti fonton]

Moskeo de Sankore.

De la stirpo de Kolonkan, la Gbara elektis en 1300 na Ko Mamadi kiel sekva "mansa". Li estis la unua de nova linio de reĝoj kiuj rekte descendis el la fratino de Mari Djata, nome Kolonkan. Ĉar tiuj regantoj kunhavis la devenon de Maghan Kon Fatta, ili estis konsiderataj legitimaj "Keitas". Eĉ Sakura, estinta sklavo de la familio de Djata, estis konsiderata "Keita"; la linio de Bilal ne povis rompiĝi.

Estis dum la stirpo de Kolonkan kiam la karakteroj kiuj difinas la orepokon de Malio ekaperis. Retenante la progresojn de Sakura kaj de Abubakari la 1-a, la "mansa" Kolonkan kondukis firme Manden al ĝia plej alta pinto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La imperio prosperis ĉefe pro la komerco. Estis tri grandaj orminoj ĉe la landlimoj kun la Ganaa imperio, kio iĝis la lokon trapasejon por la metalkomercado, kaj la imperio ricevis imposton pro ĉiu unco de oro aŭ de salo kiu trapasis ĝiajn limojn. Komence de la 14-a jarcento, Malio estis la devenloko de la duono de oro de la Malnova Mondo, eksportita de la minejoj de Bambuk, Boure kaj Galam.[3] Ne estis normiga valuto en la regno, sed oni uzis variajn pagsistemojn. Ĉirkaŭ la 14-a jarcento, nomita "pax mandinka" hegemoniis en Okcidenta Afriko, kio ebligis, ke komercu floru.[4]

Komercurboj esis haltejoj por karavanoj. Ekzemple oni komercis salon ĉe Taghaza kaj kupron ĉe Takedda. Ibn Batuta registris la uzadon de sklavoj en ambaŭ urboj. Dum plimulto de siaj vojaĝoj, Ibn Batuta veturis kun akompanantaro kiu inkludis sklavojn, el kiuj la plimulto portis komercotajn varojn. Revene el Takedda al Maroko, lia karavano transportis 600 sklavinojn, kio sugestas, ke sklaveco estis ŝlosila parto de la komerca aktiveco de la imperio.[5]

Oro[redakti | redakti fonton]

La riĉeco de Malio pro oro ne venis rekte el la rekta kontrolo de la or-produktantaj regionoj, sed anstataŭe el impostado kaj komerco kun la regionoj kie troviĝis oro.[6] La orŝtonoj estis de posedoj de la "mansa", kaj estis kontraŭleĝe negocadi ene de la lamdlimoj per ili. La tuta oro estis tuj donita al la imperia trezoro, kiu redonis similan valoron en orpolvo, kiu estis pezita kaj pakaĵigita por sia uzado el la epoko de la Ganaa Imperio. Malio sekvis la praktikon por malhelpi inflacion, pro la graveco de tiu komerco en la mondoregiono. La plej ofta mezuro por oro ene de la regno estis mithqal (4,5 gramoj de oro).[7] Tiu termino estis uzita alternative kun tiu de dinaro, kvankam oni dubas, ke oni stampis moneron en la imperio. La orpolvo estis uzita en la tuta teritorio, sed oni ne valorigis ĝin egale en ĉiuj regionoj. La sudaj orminoj de Boure, en teritorioj de nuntempa Gvineo, estis malkovritaj jam iam ĉirkaŭ la fino de la 12-a jarcento.[8]

Salo[redakti | redakti fonton]
Salblokoj.

La sekva grava interŝanĝebla varo en Malio estis salo. Ĝi estis valoraĵo en subsahara Afriko, preskaŭ tiom kiom oro. Oni distranĉis ĝin en blokoj kaj estis uzata por la pago de aliaj varoj,[9] kun diversa akirvaloro en la diversaj zonoj de la imperio. Dum ĝi egalis al la orvaloro norde, ĝia valoro estis eĉ pli granda surde kie oni bezonis ĝin por ekvilibrigi la dieton, sed ĝi estis tre malabunda. La norda regiono aliflanke ne suferis saman malabundon. La tuaregaj komercistoj ĉiujare venis al Malio tra Ŭalata portante siajn karavanoj de kameloj ŝarĝitaj de salo por vendi ĝin en Niani. Ibn Batutavekis, ke en Taghaza, unu el la plej gravaj salminejoj de Malio, ne estis arboj, nur sablo kaj salminejoj. Naniu loĝis en la areo escepte la servistoj de Musafa kiu elfosis la salon kaj vivtenis sin el daktiloj importitaj el Sijilmasa kaj la valo de la rivero Dra, kamelviando kaj mileo importita el Sudano. La konstruaĵojn oni konstruis el kaheloj de salo kaj tegmentigis pere de kamelhaŭtoj. La salo estis elfosita el la grundo kaj distranĉita en dikaj blokoj, el kiuj du estis ŝarĝitaj sur ĉiu kamelo kiu portos ĝin suden tra la dezerto ĝis Ŭalata kie oni vendos ĝin. La valoro de la salo estis ĉefe determinita per la transportokostoj. Laŭ Ibn Batuta unu kamelŝarĝo de salto estis vendita en Ŭalata kontraŭ 8–10 mitkaloj de oro, sed en Malio mem ĝi kostis 20–30 dukatojn kaj foje eĉ 40.[10][11]

Kupro[redakti | redakti fonton]

Kupro estis ankaŭ valora materialo en la Malia imperio. Laŭ Ibn Batuta,[12][13] negocita en brikoj, ĝi estis elfosita en la minoj de Takedda norde kaj komercita sude kontraŭ oro: tiutampaj fontoj registris, ke 60 brikoj da kupro esis ŝanĝitaj kontraŭ 100 dinaroj da oro.[14] La Akanoj komercis oron kontraŭ du trionoj de sia pezo en kupro. Kupro estis komercita ankaŭ en Benino, Ife kaj Nri.[15]

Armeo[redakti | redakti fonton]

Eŭropa rigardo al la Imperio Malio sude de plej norda Afriko. En la centro imperiestro ricevas alveninton el okcidento, kie estas kataluna ŝipo sude de Kanarioj, dum oriente estas regno Nubio, kie aperas sklavo kaj elefanto. Parto de la Kataluna Atlaso de Abraham Cresques kaj lia filo Jehuda Cresques

La nombro kaj ofteco de la konkeroj fine de la 13-a kaj dum la 14-a jarcentoj, indikas, ke la "mansa"-oj Kolonkan heredis aŭ disvolvis grandan armeon. Kvankam oni ne klare dokumentis, ke "mansa" mem organizis la mandinkan maŝinon de milito, la imperio neniam estus povinta iĝi tiom forta imperio ne havinte armitajn fortojn efikajn kaj fidelajn al stabila registaro. Kiel rezulto de tuja impostenspezado kaj stabila registaro el la lasta kvarono de la 13-a jarcento, la Malia Imperio kapablis projekcii sian povon tra la tuta etenda teritorio kaj eĉ transen. Ĝi havis bone organizitan armeon kun elita korpuso de ĉevalrajdantoj kaj mulraj infanteriaj soldatoj en ĉiu bataliono. La pruvaro de kavalerio en terakotaj figuroj montras la prosperan ekonomion de la imperio, ĉar ĉevaloj ne estis indiĝenaj de subsahara Afriko.[16]

Fortoj[redakti | redakti fonton]

La Imperio havis duonprofesian kaj tuttempan armeon por defendi siajn landlimojn kaj la komercon. La tutua lando estis mobilizita kaj ĉiu tribo aŭ popolo devis havigi taŭgan soldataron.[17] Tiutempaj historiistoj asertas, ke kaj dum ascendo kaj dum dekadenco de la Imperio Malio, ĝia armeo konsistis de 100 000 infantoj kaj 10 000 kavalerianoj.[18][19] Helpite de la ĉeriveraj popoloj, tiu armeo povis esti deplojita tra la tuta regno en mallonga periodo.[20]

La fortoj estis dividitaj en armeoj de Nordo kaj Sudo. La norda armeo estis sub la estreco de "Farin" (norda komandanto), loĝanta en la landlima urbo Sura. La suda armeo estis estrita de "Sankar" (termino por guberniestroj de la zono de la rivero Sankarani), kiu loĝis en la urbo Zuma. La Farin-Soura kaj la Sankar-Zouma estis nomumitaj de la "mansa" kaj respondecis nur antaŭ li.[21]

Infanterio[redakti | redakti fonton]
Malamikoj kaptitaj estis sklavigitaj kaj foje aligitaj al la maliaj fortoj.

Soldato de infanterio, sen konsidero al la uzata armilo (pafarko, lanĉo, ktp.), estis nomita sofa. La "sofa"-oj estis organizitaj en tribaj unuoj estritaj de siaj tribaj ĉefoj. La plej malgranda unuo de "sofa"-oj estis estrita de la kun-tigi (tribestro). La kun-tigi-oj rekrutis kaj estris en la bataloj la soldatarojn de sia tribo alvokitaj al la militservo fare de la senjoro. La kun-tigi estris unuon de infanterio de 10 ĝis 20 homoj nomita kelé-kulu kio signifas "grupon por la milito". Dum bolo kun-tigi estis la oficiro kiu estris super dek kelé-kulu-oj (de 100 ĝis 200 infantoj), tio estas super unu kelé-bolo, "militbranĉo".

Kavalerio[redakti | redakti fonton]

La unuoj de kavalerio formitaj de mandekalu, kavaliroj, estis la plej grava elemento de la armeo. Tiam same kiel nune, la ĉevaloj estis kostaj kaj nur la nobeloj uzis ilin en batalo. Mandinka kavaleria unuo, nome seré, estis komponita de 50 kavalerianoj estritaj de "kelé-tigi" aŭ militestro. Krom estri super la seré, "kélé-tigi" havis du aŭ pliajn bolo kun-tigi-oj devigitaj sekvi lin en la batalkampo. La kelé-tigi, kiel ĝia nomo indikas, estis militisto kariera kaj la sekva laŭ rango sub la FarinSankar.

Ekipaĵaro[redakti | redakti fonton]

La ordinara "sofa" estis armita per granda ŝildo farita el lignoledo, kaj lanĉo nomita tamba. La plimulto de la "sofa"-oj estis pafarkistoj: la proporcio estis de tri pafarkistoj por unu lancisto meze de la 16-a jarcento. Ekipita per du sagujoj kaj unu ŝildo, la mandinkaj pafarkistoj uzis sagojn kies pintoj el fero havis klinitajn dornojn, ĝenerale venenajn. Ili uzis ankaŭ fajrsagojn kiam sieĝis loĝlokon. Dum la lancoj kaj pafarkoj estis la ĉefe armilaro de la "sofa"-oj, la glavoj kaj la lancoj, de loka aŭ eĉ eksterlanda fabrikado, estis la armiloj preferitaj de la mandekalu. Alia ordinara armilo de la mandekalu militistoj estis venena ĵet-lanco uzita en bataletoj. Ankaŭ la maŝ-kuto estis uzita de la kavaliroj de la Malia imperio kiel defendilo, same kiel ŝildoj similaj al tiuj de la "sofa"-oj.

Mansa Gao[redakti | redakti fonton]

Ko Mamadi estis kronita kiel "mansa" Gao kaj ŝajne akurate regadis super la imperio, ĉar oni ne registris krizon dum lia regotempo. Lia filo, Mansa Mohammed ibn Gao, ascendis al la trono post kvin jaroj kaj tenis la stabilecon de la stirpo de Kolonkan.

Abubakari II[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Abu Bakr la 2-a.
Kanuoj en la rivero Niĝero.

La lasta reĝo Kolonkan, nome Bata Manding Bori, estis kronita Mansa Abubakari la 2-a en 1310. Li sekvis la paclinion kiu karakterizis la regadon de Gao kaj de Mohammed ibn Gao, sed interesiĝis ankaŭ por la okcidenta maro. Laŭ rakonto pri Mansa Musa la 1-a, kiu dum la regado de Abubakari la 2-a servis kial kankoro-sigi, Malio sendis du ekspediciojn al Atlantiko: la unua estis formita de 400 boatoj de kiuj revenis nur unu: la ceteraj vrakis dum ŝtormo. Mansa Abubakari la 2-a lasis Musa kiel regento de la imperio, kio pruvas la stabilecon de tiu periodo en Malio, kaj eliris kun la dua ekspedicio estrante 4 000 kanuojn ekipitaj per remiloj kaj veloj en 1311. Nek la imperiestro nek la kanuoj revenis al Malio. La nuntempaj historiistoj kaj sciencistoj estas skeptikaj pri tiu vojaĝo, sed la rakonto de tiuj sukcesoj konservatas en registroj de Nordafriko kaj en parolaj legendoj de la "djelis" de Malio.[22]

Rekonstruo[redakti | redakti fonton]

En 1998, S. Kouyaté rekonstruis el parola tradicio kion li postulas kiel 14-a-jarcenta ĉarto de la Imperio Malio, nomita la Kurukan Fuga.[23]

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

La lasta posteulo de Sundiata Keita, nome Salif Keita, vivas ekzile pro politikaj tialoj kaj dediĉas sin al kantado kaj muziko ege sukcese, spite la opozicion de sia familio kiu ne konsideras tiun profesion konvena por lia socia rango.[24]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Epic of Sundjata Alirita la 27an de marto 2020.
  2. Conrad, David C. (2005), Empires of Medieval West Africa, p. 44.
  3. Stride, G. T., & C. Ifeka: "Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000–1800". Nelson, 1971.
  4. Cissoko 1983, pp. 58.
  5. Candice Goucher, Charles LeGuin, kaj Linda Walton, Trade, Transport, Temples, and Tribute: The Economics of Power Arkivita la 29an de Majo 2016 ĉe Wayback Machine, en In the Balance: Themes in Global History (Boston: McGraw-Hill, 1998).
  6. Gomez 2018, pp. 107–108.
  7. Niane 1959.
  8. Blauer, Lauré; Ettagale, Jason (2008). Cultures of the World, Mali. Marshall Cavendish, 2008. p. 25. ISBN 978-0761425687.
  9. Blanchard 2001, p. 1115.
  10. Blanchard 2001, p. 1115.
  11. Levtzion & Hopkins 2000, p. 414, noto 5.
  12. Dunn 2005, p. 305.
  13. Levtzion & Hopkins 2000, pp. 301–303.
  14. Niane 1975
  15. Niane, Djibril (1984). "Mali and the second Mandingo expansion". General History of Africa: Volume 4. UNESCO Publishing. p. 170
  16. Nelson, Joe (2015). Historium. Big Pictures Press. p. 12.
  17. Niane 1975
  18. Cathal J. Nolan (2006). The Age of Wars of Religion, 1000-1650: An Encyclopedia of Global Warfare and Civilization. Tomo II. Westport: Greenwood Publishing Group, pp. 564. ISBN 978-0-31333-734-5.
  19. Willard, Alice (1a de Aprilo 1993). "Gold, Islam and Camels: The Transformative Effects of Trade and Ideology". Comparative Civilizations Review. 28 (28): 88. ISSN 0733-4540.
  20. Sarr, Mamadou (1991). L'empire du Mali. p. 92. Arkivita el la originalo la 6an de Aprilo 2008. Alirita la 9an de Junio 2008.
  21. Niane 1975
  22. Sertima, Ivan: La presencia africana en la América Antigua. Ellos vinieron antes que Colón. ISBN 0-394-40245-6, New York, Random House, 1976.
  23. Mangoné Naing, SAH/D(2006)563 The KURUKAN FUGA Charter: An example of an Endogenous Governance Mechanism for Conflict Prevention, Inter-generational Forum on Endogenous Governance in West Africa, organizita de la Sahel and West Africa Club / OECD, Ŭagadugu (Burkino), 26a al 28a de Junio 2006. pp. 71–82.
  24. Salif Keita. Arkivita el la originalo je 2016-03-07. Alirita 2020-03-26.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Blanchard, Ian (2001). Mining, Metallurgy and Minting in the Middle Ages, Vol. 3. Continuing Afro-European Supremacy, 1250–1450. Stuttgart: Franz Steiner Verlag. ISBN 3-515-08704-4.
  • Cissoko, Sekene Mody (1983). "Formations sociales et État en Afrique précoloniale: Approche historique". Présence Africaine. COLLOQUE SUR «LA PROBLÉMATIQUE DE L'ÉTAT EN AFRIQUE NOIRE» (127/128): 50–71. doi:10.3917/presa.127.0050. JSTOR 24350899. Alirita la 4an de Julio 2023.
  • R. O. Collins & J. M. Burns (2007): A History of Sub-Saharan Africa, Cambridge University Press, ISBN 978-0-521-86746-7.
  • Dunn, Ross E. (2005) [1996]. The Adventures of Ibn Battuta. University of California Press. ISBN 978-0-520-24385-9.
  • (1989). Enciclopedia Larousse. Planeta. ISBN 84-320-2060-5.
  • Gomez, Michael A. (2018). African Dominion: A New History of Empire in Early and Medieval West Africa. Princeton: Princeton University Press. ISBN 9781400888160.
  • Heusch, Luc de (1997). The Symbolic Mechanisms of Sacred Kingship: Rediscovering Frazer. The Journal of the Royal Anthropological Institute.
  • (1997). Historia de las civilizaciones (Tomo IV). Planeta.
  • Jansen, Jan (1996). The Representation of Status in Mande: Did the Mali Empire Still Exist in the Nineteenth Century? History in Africa, Vol. 23. JSTOR.
  • Jansen, Jan (1996). El hermano menor y el extranjero. Búsqueda de un estatus para Manden. Cahiers d'études africaines.
  • Levtzion, N (1963). The Thirteenth- and Fourteenth-Century Kings of Mali: The Journal of African History, Vol. 4, No. 3. Cambridge University Press. ISBN 0-8419-0069-8.
  • Niane, Djibril Tamsir (1982-1992). Historia general de África. Unesco. ISBN 84-309-0898-6.
  • Niane, Djibril Tamsir (1992). Africa entre los siglos XII y XVI. Unesco. ISBN 84-309-0902-8.
  • Niane, Djibril Tamsir (1984). Le Mali et la deuxième expansion manden. Unesco.
  • Niane, Djibril Tamsir (1979). El Fabuloso imperio del Malí. Correo Unesco.
  • Niane, Djibril Tamsir (1975). Recherches sur l’Empire du Mali au Moyen Âge. Présence Africaine, París.
  • Niane, Djibril Tamsir (1974). Histoire et tradition historique du Manding. Présence Africaine.
  • Niane, Djibril Tamsir (1959). "Recherches sur l'Empire du Mali au Moyen Age". Recherches Africaines. Arkivita el la originalo la 19an de Majo 2007.
  • Niane, D.T (1995). Sundiata: An Epic of Old Mali. Longman. ISBN 1-4058-4942-8.
  • O'Sullivan, John M. (1980). Slavery in the Malinke Kingdom of Kabadougou (Ivory Coast). The International Journal of African Historical Studies, Vol. 13, No. 4. Boston University African Studies Center.
  • Person, Yves (1968). Samori: une révolution Dyula. Nîmes, pr. Barnier.
  • Sellier, Jean (Trad: Albert Roca) (2005). Atlas de los pueblos de África. Paidós. ISBN 84-493-1716-9.
  • Stride, George T. e Ifeka, Caroline (1971). Peoples and Empires of West Africa: West Africa in History 1000-1800. Africana Pub. Corp. ISBN 0-8419-0069-8.
  • Thornton, John K. (1999). Warfare in Atlantic Africa, 1500-1800. Routledge. ISBN 1-85728-392-9.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Imperio de Malí en la hispana Vikipedio.