Mallongbeka mevo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Plenkreskulo, Anchorage Coastal Wildlife Refuge, Alaska
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Larus brachyrhynchus | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Mallongbeka mevo, Larus brachyrhynchus, laŭ kio ankaŭ Larĝbeka mevo, estas mezgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de karadrioformaj. Ĝi reproduktiĝas en nordokcidenta Nordameriko. Ĝi estiu iam konsiderata samspecia kun la palearktisa Griza mevo (Larus canus). Plimulto de fakuloj, kiel la American Ornithological Society en 2021, disigis ambaŭ populaciojn kiel apartaj specioj.[1]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La specio estis por la unua fojo priskribita de la skota natursciencisto John Richardson en 1831 kiel 'short-billed mew gull', Larus brachyrhynchus.[2]
Kvankam kelkaj fakuloj, inter kiuj la American Ornithologist's Union el 1931 antaŭen, dumlonge konsideris brachyrhynchus kiel subspecio de la Griza mevo, aliaj agnoskis ambaŭ kiel apartaj specioj.[3] En 2021, la American Ornithological Society konsentis disigi la Mallongbekan mevon kiel aparta specio baze sur diferencoj en genetiko, plumaro, morfologio kaj voĉo.[1] Kvankam la esprimo 'mew gull' estis uzata kiel nomo por la specio en Nordameriko, la nomo short-billed gull (mallongbeka mevo) estis elektita ĉar oni uzis "mew gull" en ĵusa literaturo alude al la formoj de L. canus kaj ĉae mallongbeka mevo jam estis iam uzita en malnovaj listoj de AOS jam ekde 1886.[4]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Mallongbeka mevo estas eta mevo kun longo de 40–45 cm kaj enverguro de 100–120 cm. Ĝi estas pli malgranda ol aliaj mevoj en la Ordinarmeva komplekso, kun pli mallonga beko kaj pli longaj flugiloj.[5] Ĝiaj flugiloj ŝajnas longaj kaj mallarĝaj dumfluge relative al sia mallonga korpo. En reprodukta plumaro, plenkreskuloj havas blankan kapon, palajn okulojn ĉirkaŭitajn de ruĝa orbita haŭto, flavajn krurojn kaj bekon sen markoj. Vintre, la kapo estas markita per bruna makuleco, la okulorbita haŭto iĝas grizeca kaj la beko iĝas pli senkolora kun malforta malhela markado. Dumfluge, la du plej eksteraj primaraj plumoj (p9 kaj p10) havas okulfrapajn blankajn makulojn aŭ "spegulojn". Inter p5 kaj p8, la primaraj havas blankajn "langopintojn" kiuj formas "ŝnuron de perloj" transirante al la larĝa blanka malantaŭa eĝo. p4 kutime havas nigrajn markojn ĉe multaj birdoj. Kompare, ordinaraj mevoj havas pli grandan bekon kaj pli mallongajn flugilojn. La flugilpintoj de ordinaraj mevoj havas pli ampleksajn nigrajn flugilpintojn kun pli malgrandaj speguloj sur p9-10, pli mallarĝan malantaŭan randon, kaj tipe malhavas nigrajn markojn sur p4 same kiel la blankan langpinton sur p8.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (2021-06-29) “Sixty-second Supplement to the American Ornithological Society's Check-list of North American Birds”, Ornithology (en) 138 (3), p. ukab037. doi:10.1093/ornithology/ukab037.
- ↑ Swainson, William. (1831) The Birds (angle). John Murray.
- ↑ Olsen, Klaus Malling. (2004) Gulls of Europe, Asia and North America, Hans Larsson, London: Christopher Helm. ISBN 0-7136-7087-8. OCLC 57006518.
- ↑ (10a de Novembro 2020) “Split Mew Gull Larus canus brachyrhynchus and rename as Short-billed Gull”, AOS Classification Committee – North and Middle America Proposal Set 2021-A, p. 187–188.
- ↑ 5,0 5,1 Olsen, Klaus Malling. (2018) Gulls of the world : a photographic guide. ISBN 978-0-691-18059-5. OCLC 1005861102.
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Seabirds, an Identification Guide de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8
- Handbook of the Birds of the World Vol 3, Josep del Hoyo editor, ISBN 84-87334-10-5
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6