La Mamluka Sultanlando (arabeسلطنة المماليكSulṭanat al-Mamālīk) estis mezepoka regno kiu enhavis teritoriojn de Egiptio, Levantenio, kaj Heĝazo. Ĝi daŭris el la superigo de la Ajubida Dinastio ĝis la Otomana konkero de Egiptio en 1517. Historiistoj tradicie dividis la epokon de la erao de la regado de Mamlukoj en du periodoj — el kiuj unu kovrus 1250–1382, dum la alia, 1382–1517. Okcidentaj historiistoj nomigas la unuan kiel la "Bahrija dinastio" kaj la lasta kiel "Burĝia dinastio" pro la politika dominado fare de la respektivaj estraroj. Nuntempaj islamaj historiistoj referencas la samajn dividaĵoj kiel la "Turka"[1][2][3][4][5] kaj "Cirkasia" ("Ĉerkesa") periodoj por indiki la ŝanĝojn en la etnaj originoj de la majoritato de Mamlukoj.[1][2][3][4][5]
La Mamluka Sultanlando dum la regado de la Bahrijaj Mamlukoj.Mamluka nobelo el Halepo.
La Mamluka ŝtato atingis sian pinton sub Turka regado kun araba kulturo kaj poste falis en longigita fazo de malpliiĝo sub la regado de Cirkasianoj.[1][6] La reganta klaso de la sultanlando estis komponita de Mamlukoj, nome soldatoj hegemonie sklavoj de devenoj el Kipĉakoj (el Krimeo),[7] Cirkasianoj, Abĥazoj,[8]Oguzoj[9] kaj Kartveloj.[10][11] Kvankam Mamlukoj estis aĉetitaj, ties statuso estis super tiu de ordinaraj sklavoj, kiuj ne rajtis porti armilojn aŭ plenumi iajn taskojn. Mamlukoj estis konsiderataj "veraj senjoroj", kun socia statuso super la propraj civitanoj de Egiptio. Kvankam ĝi malpliiĝis ĉirkaŭ la fino de sia ekzisto, je ties pinto la sultanlando reprezentis la zeniton de mezepokaj politika, ekonomia, kaj kultura gloroj en la islama erao en Egiptio kaj Levantenio .[12]
↑ 5,05,1Hillenbrand, Carole. (2007) Turkish Myth and Muslim Symbol: The Battle of Manzikert. Edinburg: Edinburgh University Press, p. 164–165. ISBN 9780748625727.