Villaturiel
Villaturiel | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24226 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 838 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 32 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 31′ N, 5° 29′ U (mapo)42.518333333333-5.4852777777778Koordinatoj: 42° 31′ N, 5° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 795 m [+] | ||
Areo | 57,02 km² (5 702 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaturiel [+] | |||
Villaturiel [biljatuRJEL] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo La Sobarriba.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alija de la Ribera, Castrillo de la Ribera, Mancilleros, Marialba de la Ribera, Marne, Puente Villarente de Villaturiel, Roderos (en la foto de la tabelo), San Justo de las Regueras, Santa Olaja de la Ribera, Toldanos, Valdesogo de Abajo, Valdesogo de Arriba, Villaturiel kaj Villarroañe kaj okupas totalan areon de 57,06 km².
Laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 865 loĝantojn. Ĝi akiris loĝantaron en la unua duono de la 20-a jarcento pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj aligo de aliaj loĝlokoj, sed poste perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 12 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la riveroj Porma, Bernesga kaj Esla.
Ĝi limas kun Leono, Valdefresno, Villasabariego, Onzonilla, Mansilla Mayor, Vega de Infanzones kaj Villanueva de las Manzanas.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).