Maneĝa placo (Moskvo)
Maneĝa placo | ||
---|---|---|
placo, strato [+] | ||
Lando | Rusio | |
Situo | Moskvo | |
- koordinatoj | 55° 45′ 21″ N, 37° 36′ 53″ O (mapo)55.75583333333337.614722222222Koordinatoj: 55° 45′ 21″ N, 37° 36′ 53″ O (mapo) | |
Poŝtkodo | 125009 [+] | |
Maneĝa placo | ||
Vikimedia Komunejo: Manezhnaya Square (Moscow) [+] | ||
Maneĝa placo (ruse Манежная площадь) situas encentre de Moskvo, Rusio apud la norda, ekstera muro de Kremlo.
La granda maneĝo, konstruita en 1817 laŭ projekto de arkitekto Agustín de Betancourt, donis sian nomon al la placo.
En ĝi ĉefe rajdantoj trejnis ĉevalojn kaj sin mem. Ekde 1831 ĝin oni uzas ankaŭ kiel eksponejon.
La 14-an de marto 2004 tute forbrulis ĝiaj lignaj fragmentoj. Ekde la 18-an de februaro 2005 la restarigita kaj modernigita maneĝo refunkcias.
La kontraŭan flankon de la placo okupas ĵus rekonstruita hotelo "Moskva", kies bela eksteraĵo estas bone konata en la mondo.
Laŭlonge de la norda limo de la placo cirkulas aŭtomobila trafiko. Ĝin ornamas kelkaj belaj malnovaj konstruaĵoj, inter kiuj plej rimarkindaj estas hotelo "National" kaj Moskva Ŝtata Universitato.
La hotelo aperis en 1903 kaj jam tiam ĝi frapis okulojn de vizitantoj per siaj luksaj eksteraĵo kaj interno. Ĉiu ĉambro havis telefonon, multekostan meblaron kaj ceterajn avantaĝojn. Ekde marto 1918 la hotelo estis rezidejo de la bolŝevika registaro, kiun gvidis Vladimiro Lenin. En 1996 ĝin aĉetis la kompanio "Le Meridien", kiu donis al ĝi statuton "La Reĝa hotelo" por VIP-personoj.
En malnova konstruaĵo de Moskva Ŝtata Universitato nun funkcias nur la ĵurnalista fakultato kaj iuj aliaj. La ĉefa grandega konstruaĵo de la altlernejo troviĝas aliloke sur Paseraj montoj.
En la universitato en 1879 - 1881 studis medicinon kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof.
Inter Maneĝa placo kaj Aleksandrova ĝardeno troviĝas rimarkinda areo kun la kurba artefarita baseno. Ĝin ornamas la blanka balustrado kaj beligas kelkaj neordinaraj skulptaĵoj, prezentantaj personojn de famaj rusaj fabeloj.
Sub la placo oni establis la trietaĝan bazaron, kiun kovras surteraj vitraj kupoloj somere akvumataj per multaj fontanoj.
Sur Maneĝa placo troviĝas deira punkto (t.n. kilometro "0"), de kiu oni mezuras distancojn en Rusio.
Maneĝa placo estas tre oportuna loko por observado de multaj ĉirkaŭaj vidindaĵoj, kiun ŝatas viziti turistoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- El Malgranda gvidlibro pri Moskvo Arkivigite je 2005-02-07 per la retarkivo Wayback Machine