Saltu al enhavo

Marakvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mara akvo)

La marakvo estas la salakvo de la maroj kaj oceanoj. Ĝi kovras pli ol 70%-ojn de la tera surfaco. Ĝi konsistas je proksimume 96,5% el akvo kaj je proksimume 3,5% el diversaj saloj kaj solvitaj kaj nesolvitaj organikaj kaj neorganikaj kombinaĵoj, ankaŭ gasaj.

En ĝi oni povas trovi plej ofte kloridajn (Cl), natriajn (Na+), sulfatajn (SO24−), magneziajn (Mg2+), kalciajn (Ca2+) kaj kaliajn (K+) jonojn. Tiuj ĉi konsistigas 99%-ojn el la marakvaj saloj, sed tio ĉi kompreneble povas multe varii kaj dependas de la lokaj cirkonstancoj. La indiko pri la kvanto de solvitaj saloj en la marakvo, nome la saleco, montras kiom da gramoj da saloj estas solvitaj en unu kilogramo da marakvo. Ĝi estas do indikata proporcie, plej ofte en elmiloj, sed ankaŭ en elcentoj; tiele, la oceanoj enhavas inter 31 kaj 38 elmilojn da saloj (aŭ en elcentoj kaj averaĝe: 3,5%; ĉe la Morta Maro tiu ĉi valoro atingas eĉ 33,7%-ojn).

La marakvo frostas ĉe proksimume -1,9 gradoj Celsius.

Trinkakvon oni produktas el la marakvo per sensaligo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]