Distrikto Maramureș
Aspekto
(Alidirektita el Maramureş)
Distrikto Maramureș ( Județul Maramureș ) | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Baia Mare |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | MM |
Telefono | +40×62... |
Areo |
6 304 km² (15-a rango) |
Loĝantaro | 452 475 (stato de 2021, 16-a rango) |
Loĝdenso | 72/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Maramureș [maramureŝ] estas distrikto (rumane județ) en la nord-okcidenta Rumanio, en Transilvanio, ĉe la limo kun Ukrainio. En 1910 la tiama hungara "komitato" (distrikto) havis 159 489 rutenajn, 84 510 rumanajn, 59 552 germanajn kaj 52 964 hungarajn loĝantojn. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 452 475 loĝantoj sur areo de 6 304 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 72 loĝantoj/km².
Najbaroj: oriente: distrikto Suceava; sud-oriente: distrikto Bistrița-Năsăud; sude: distriktoj Cluj kaj Sălaj; okcidente: distrikto Satu Mare; norde: Ukrainio.
Urboj en distrikto Maramureș
[redakti | redakti fonton]- Baia Mare (ger. Neustadt, hung. Nagybánya)
- Sighetu Marmației (ger. Marmaroschsiget, hung. Máramarossziget)
- Borșa (ger. Borscha, hung. Borsa)
- Vișeu de Sus (ger. Oberwischau, hung. Felsővisó)
- Baia Sprie (ger. Mittelstadt, hung. Felsőbánya)
- Târgu Lăpuș (ger. Laposch, hung. Magyarlápos)
- Seini (ger. Leuchtenburg, hung. Szinérváralja)
- Cavnic (ger. Kapnik, hung. Kapnikbánya)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Riveroj en tiu distrikto estas Iza, Săsar, Vișeu kaj Lăpuș.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Konsilia retejo
- Administra retejo
- Administraciaj mapoj de transilvaniaj distriktoj Arkivigite je 2013-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]