Mariano Mojado
Etoso
(Alidirektita el Mariano MOJADO)
Mariano MOJADO [moĥado] (naskiĝis en 1865; mortis la 22-an de aprilo 1935 en Madrido) estis hispana pastro, tre aktiva hispana esperantisto.
Mariano Mojado esperantistiĝis en 1910. Li estis unu el la ĉefaj organizantoj de la Hispana Esperanto-Asocio, kun militisto Julio Mangada Rosenörn. Prezidanto de HEI. Li gvidis diversajn kursojn kaj faris multajn radioparoladojn pri Esperanto.
Li estis Lingva Komitatano.