Saltu al enhavo

Pierre Carlet de Marivaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Marivaux)
Pierre Carlet de Marivaux
Persona informo
Pierre Carlet de Chamblain de Marivaux
Naskiĝo 4-an de februaro 1688 (1688-02-04)
en Parizo
Morto 11-an de februaro 1763 (1763-02-11) (75-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Preĝejo Saint-Eustache Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Collège des Oratoriens de Riom (en) Traduki
University of Paris (1215-1793). Law Faculty (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo dramaturgo
aŭtoro
ĵurnalisto
romanisto
verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1716–1763 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre Carlet de MARIVAUX, [marivo] estas franca verkisto (4-a de februaro 1688 - 12-a de februaro 1763). Lia vera nomo estas Pierre CARLET DE CHAMBLAIN DE MARIVAUX. Li naskiĝis en Parizo, sed pasigis grandan parton de sia junaĝo en Riom, centra Francio. Li komencis sian karieron kiel skribisto de parodioj kaj redaktoro en gazetoj. Ruinigita post la financa katastrofo de Law (bankrotoj), li dediĉis sin al teatro.

Li renovigis la francan teatron, precipe la komedion, bazante ĝin sur nova skribmaniero : priskribo de intima etoso, naskiĝantaj amo-sentoj, rilatoj inter viroj kaj virinoj, en lingva stilo tute nova por tiu epoko. Liaj personaĵoj efektive interparolas kiel en la "vera vivo", sen uzi specifajn vortaron aŭ esprimojn kiuj oni kutime trafis en klasikismaj teatraĵoj. Oni poste nomos tiun delikatan kaj fajnan stilon "marivaudage".

Li skribis multajn teatraĵojn, inter alie:

  • "La Surprise de l'amour" (Miro de amo) (1722)
  • "La Double Inconstance" (') (1723)
  • "Le Jeu de l'amour et du hasard" (Ludo de amo kaj de hazardo) (1730)
  • "La Mère confidente" (') (1735)
  • "Les Fausses Confidences" (Malveraj Konfesoj) (1737)
  • "L'Épreuve" (') (1740)

Li ankaŭ estas la aŭtoro de du romanoj, ofte konsiderataj kiel ĉefverkoj de la franca literaturo:

  • "La Vie de Marianne" (Vivo de Marianna) (1731–1741)
  • "Le Paysan parvenu" (') (1735)