Chețani
Chețani | ||
---|---|---|
| ||
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Maroskece (hungare) | |
Iama hungara departemento | Torda-Aranyos | |
Situo | 46° 28′ N, 24° 2′ O (mapo)46.46444444444424.027777777778Koordinatoj: 46° 28′ N, 24° 2′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 270 m | |
Poŝtkodo | 547150 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.665 (en 2011) | |
– vilaĝo | 1,195 (en 2011; 1.313 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 116055 | |
Chețani [kecanj] (hungare: Maroskece [maroŝkece]) estas komunumo en Rumanio apud Luduș. Administre apartenas al ĝi Grindeni, Coasta Grindului, Cordoș, Giurgiș, Hădăreni kaj Linț.
Situo
[redakti | redakti fonton]La komunumo Chețani situas parte en malvasta triangulo inter la riveroj Arieș kaj Mureș, kiuj formas la limojn al la najbaraj distriktoj Alba kaj Cluj; ĝia limo do enhavas tridistriktan punkton ĉe la enfluejo de Arieș en Mureș.
Tra Chețani pasas la nacia vojo DN15 kaj la fervoja linio inter Războieni kaj Târgu Mureș, ĉe kiu la vilaĝo havas stacion. Kuriozaĵo estas la haltejo Gligorești, kiu situas en distrikto Mureș, kvankam la vilaĝo Gligorești situas en distrikto Cluj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 1 098 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 1 309 (rumanoj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba mencio estas en 1444. En mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torda-Aranyos).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Vasile Dan (n. 8-a de majo 1948): poeto, eseisto, tradukisto.
- Traian Goga (4-a de julio 1917 – ?, ? 1989): pentristo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Chețani