Saltu al enhavo

Martin Hochmeister

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Martin Hochmeis­ter (filo))
Martin Hochmeister
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1767 (1767-04-19)
en Sibiu
Morto 9-an de januaro 1837 (1837-01-09) (69-jaraĝa)
en Sibiu
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Jesuit Academy of Cluj (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Martin Hochmeister (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo presisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Martin Hochmeister (hohmajster) estis saksa presisto, libroeldonisto, urbestro en Transilvanio naskita en Sibio la 19-an de aprilo 1767 kaj mortinta en Sibio la 9-an de januaro 1837.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Martin Hochmeister studis en Vaco, Koloĵvaro. En 1789 li transprenis la vendejon de sia patro en Sibio. En 1790 li estigis presejon kaj librovendejon ankaŭ en Koloĵvaro, kiun li donacis en 1809 al katolika liceo. Li eldonis multe da libroj en hungara lingvo. Li fondis la unuan hungaran gazeton de Transilvanio titolita Erdélyi Magyar Hírvivő, kiu en 1790 aperis dufoje monate en Sibio. De 1818 ĝis 1829 li estis urbestro de sia naskiĝurbo. Li eldonis kalendarojn kun ŝanĝantaj titoloj (1790, 1791. 1793, 1796; 1798–1800, 1803, 1804 ktp.). Krome li estis patro de la unua teatrejo en Sibiu en la Dika turo.

  • Versuch eines allgemeinen Handlungs-, Gewerbs- und Reisekalenders von Hermannstadt auf das Jahr 1790… (Hermannstadt, 1790);
  • Az olvasó közönség kedvéért készített lajstroma Kolozsvárott a… typographus és könyv áruló… boltjába található magyar, deák és frantzia könyveknek… (Kolozsvár? , 1792).