Bustillo del Páramo
Bustillo del Páramo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24357 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 076 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 26′ N, 5° 48′ U (mapo)42.441111111111-5.7916666666667Koordinatoj: 42° 26′ N, 5° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 846 m [+] | ||
Areo | 71,77 km² (7 177 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bustillo del Páramo [+] | |||
Bustillo del Páramo [busTIljo delPAramo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (Altebenaĵo), en la sudo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Acebes del Páramo, Antoñanes del Páramo, Barrio de Buenos Aires, Bustillo del Páramo, Grisuela del Páramo, Matalobos del Páramo, La Milla del Páramo kaj San Pedro de Pegas, okupas totalan areon de 71,77 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 113 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 100 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 36 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (iam vitejoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo.
-
Monumento al kamparano en Bustillo del Páramo.