Macuri
Aspekto
(Alidirektita el Matsuri)
Macuri (japane: 祭り, aŭ 祭) estas japana festivalo rilata al ŝintoismo. Ili okazas en ĉiuj regionoj de Japanio, ĉefe dumsomere. Ili estas popolaj festivaloj, kiuj ebligas al la japanoj kuniĝi kun amikoj por gustumi specialaĵojn kaj spekti artfajraĵojn kaj revivigi la lokan folkloron.
Macuri estas ankaŭ religia procesio dediĉita al dioj grandaj, kiel ekzemple Amaterasu (sundiino en ŝintoismo) aŭ lokaj.
Kelkaj macuri
[redakti | redakti fonton]- Kurama-no-hi macuri (鞍馬の火祭) en Kurama (Kansajo), en oktobro: unu el la plej strangaj festivaloj de la regiono: la loĝantoj de Kurama trairas la vilaĝon portante torĉojn ĝis 5 metrojn altaj.
- Danĝiri macuri (だんじり祭 aŭ 楽車祭) en Kiŝivada (Kansajo), en septembro. Lignaj ĉaroj plurajn tunojn pezaj kaj fajne skulptitaj estas tirataj je alta rapido de cento da homoj tra la urbo. La afero estas tre impresa - kaj danĝera! - en stratkurbiĝoj.
- Gion macuri (祇園祭) en Kioto (Kansajo), en julio.
- Ĝidai macuri (時代祭) en Kioto (Kansajo), la 22-an de oktobro. Miloj da homoj vestiĝas sin per tradiciaj vestoj.
- Sanno macuri (山王祭り) en Takajama la 14-a kaj 15-a de aprilo (unu el la tri plej belaj en Japanio).
- Aoi macuri (葵祭) en Kioto (Kansajo), la 15-an de majo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fotoj de la matsuri "Super Yosakoi" (27a/28a de aŭgusto 2005, Tokio) Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine