Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto
Aspekto
La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (mallongigo: MeKaRo) estas turisma semajnfino, kiu okazas ĉiuprintempe en iu urbo de Kebekio aŭ Ontario. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia (ESK) kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario. Pliaj informoj, aliĝilo, kaj grupa diskuto haveblas en la sito: http://mekaro.ca/ Arkivigite je 2014-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
Listo de renkontiĝoj
[redakti | redakti fonton]Jaro | MeKaRo | Urbo | Partoprenintoj (aŭ aliĝintoj) | Rimarkoj |
2023 | 18a MeKaRo | Midlando | 39 partoprenis | |
2020 | 17a MekaRo | Baie St Paul | - | Nuligita pro kronvirusa sankrizo |
2019 | 16a MeKaRo | Kingstono | 33 aliĝis kaj 34 partoprenis | |
2018 | 15a MeKaRo | Tririvero | 39 partoprenis | |
2017 | 14a MeKaRo | Hamiltono | 36 partoprenis | |
2016 | 13a MeKaRo | Granbio | 44 partoprenis | |
2015 | 12a MeKaRo | Toronto | 61 partoprenis | |
2014 | 11a MeKaRo | Ŝerbruko | 39 partoprenis[1] | |
2013 | 10a MeKaRo | Otavo | 49 partoprenis[2] | |
2012 | 9a MeKaRo | Kebeko | 44 aliĝis | |
2011 | 8a MeKaRo | Kingstono | 40 aliĝis | |
2010 | 7a MeKaRo | Tririvero | 37 aliĝis | |
2009 | 6a MeKaRo | Toronto | 31 partoprenis[3] | |
2008 | Ne okazis pro la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Montrealo | |||
2007 | 5a MeKaRo | Montrealo | 35 aliĝis | Temo : Historio |
2006 | 4a MeKaRo | Otavo | 19 partoprenis[4] | |
2005 | 3a MeKaRo | Toronto | almenaŭ 24 partoprenis (laŭ fotoj) | |
2004 | 2a MeKaRo | Montrealo | 30 partoprenis[5] | |
2003 | 1a MeKaRo | Otavo | malmultaj partoprenis[6] |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (somero 2014) “MeKaRo 2014 en Ŝerbruko ― sukcesego!”, La Riverego (116), p. 2. Alirita 2015-02-04..
- ↑ (somero 2013) “MEKARO pli kaj pli populara”, La Riverego (112), p. 2. Alirita 2015-02-01..
- ↑ (printempo 2009) “La 6a MezKanada Renkontiĝo”, La Torontano (86), p. 1.
- ↑ (printempo 2006) “Mez-Kanada Renkontiĝo”, La Torontano (76), p. 4.
- ↑ (Majo 2004) “Sukcesa 2a MEKARO en Montrealo”, La Riverego (76), p. 3. Alirita 2015-02-01..
- ↑ (Julio 2003) “OKEMO kaj MeKaRo.”, La Riverego (72), p. 2. Alirita 2015-02-04..
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto Arkivigite je 2014-12-17 per la retarkivo Wayback Machine