Międzyrzecz
Międzyrzecz | |||||
germane: Meseritz (ĝis 1945) | |||||
Flago | Blazono | ||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Międzyrzecza | ||||
Provinco | Lubuŝio | ||||
Distrikto | distrikto Międzyrzecz | ||||
Komunumo | komunumo Międzyrzecz | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Fondita en | La dua duono de la 9-a jarcento | ||||
Urborajtoj | 1230-1248 | ||||
Koordinatoj | 52° 27′ N, 15° 35′ O (mapo)52.44833333333315.588333333333Koordinatoj: 52° 27′ N, 15° 35′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 49,8 ... 52,5 m | ||||
Areo | 10,26 km² | ||||
Loĝantaro | 17400 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1,785 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 66-300 | ||||
Telefona antaŭkodo | 95 | ||||
Aŭtokodo | FMI | ||||
TERYT | 4081003024 | ||||
Estro | Remigiusz Lorenz | ||||
Titolo de estro | urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Rynek 1 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 66-300 | ||||
Telefono de estraro | 95 742 69 30 | ||||
Fakso de estraro | 95 742 02 28 | ||||
Poŝto de estraro | um@miedzyrzecz.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | vidu maldekstre | ||||
Komunuma retejo | miedzyrzecz.pl | ||||
Międzyrzecz - ĝis 1945 germanlingve Meseritz - estas urbo en la vojevodio (provinco) Lubuŝio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en ankaŭ samnoma distrikto Międzyrzecz kaj estas la administra centro de la distrikto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 17 400 loĝantoj sur areo de 10 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 740 loĝantoj/km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekde la 6-a jarcento la loĝloko estis slava domareto, poste libera reĝa urbo apartenanta al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Ekde 1772 ĝi estis parto de la Reĝlando Prusio kaj apartenis al la provinco grandduklando Posen. Post la ribelo de Grandpolujo de 1920 kaj la Traktato de Versajlo la urbo restis lime de la Germana Regno kaj iĝis la sidejo de la provinca prezidanto (germane nomita Oberpräsident) de la provizore instalita provinco Lima Marko Posen-Okcidenta Prusio. Post 1945 la regiono estis alligita al komunista ŝtato kiu ekde 1952 oficiale nomiĝis Pola Popola Respubliko.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Andrésy (Francio)
- Bad Freienwalde (Germanio)
- la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino (Germanio)
- Halderberge (Nederlando)
- Haren (Germanio)
- Vlagtwedde (Nederlando)
Krome la urbo havas amikajn rilatojn ankaŭ kun
- la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino en Germanio
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Heinrich Wuttke: Städtebuch des Landes Posen. Codex diplomaticus: Allgemeine Geschichte der Städte im Lande Posen. Geschichtliche Nachrichten von 149 einzelnen Städten, Leipzig 1864, p. 365–367
- Izabela Taraszczuk: Grünberg und Meseritz ehren das Kulturerbe der deutschen und polnischen Juden, en: „Schlesien heute”, n-ro 7/2013. Görlitz: eldonejo Senfkorn Verlag Alfred Theisen, p. 48–49.
- Izabela Taraszczuk: Dziedzictwo kulturowe niemieckich i polskich Żydów na terenie Środkowego Nadodrza. Konferencja naukowa „Żydzi w dziejach pogranicza polsko-niemieckiego” (Kultura heredaĵo de germanaj kaj polaj judoj sur la tereno de Meza Apudodrujo. Scienca konferenco "Judoj en historio de la pola-germana landlimaĵo), Zielona Góra-Międzyrzecz (4-5.06.2013 r.). En: „Śląski Kwartalnik Historyczny Sobótka”, Wrocławskie Towarzystwo Miłośników Historii, Oddział Polskiego Towarzystwa Historycznego, n-ro 3 (2013), p. 193–198, PL ISSN 0037-7511.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Serwis internetowy miasta, gminy i Ziemi Międzyrzeckiej Reta servo de la urbo, komunumo kaj la Tero de Międzyrzecz
- Międzyrzecz en Słownik geograficzny Królestwa Polskiego (Geografia vortaro de Pola Reĝlando). Volumo VI: Malczyce – Netreba, Varsovio 1885.