Miklós Vecsei H.
Aspekto
(Alidirektita el Miklós H. Vecsei)
Miklós H. Vecsei | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Vecsei Miklós |
Naskiĝo | 22-an de majo 1992 (32-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (2010–2015) ![]() |
Familio | |
Patro | Miklós Vecsei (en) ![]() ![]() |
Patrino | Pattermann Kinga (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Kinga Réta Vecsei (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro poeto ![]() |
Miklós H. Vecsei [miklOŝ hA veĉei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vecsei H. Miklós estas hungara aktoro. Lia distinga aldonnomo estis H (komenco de lia karesnomo Hasi [haŝi] (=ventra)).
Miklós Vecsei[1][2] naskiĝis la 22-an de majo 1992 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós H. Vecsei maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2015. Liaj plej gravaj instruistoj estis László Marton (reĝisoro), Péter Forgács (reĝisoro) kaj Géza Hegedűs D. Li komencis sian aktoran karieron en Gaja Teatro, kie li restis ĝis 2020, sed kiel gasto, li havis rolojn ankaŭ en aliaj teatroj. Li ricevis premiojn inter 2009-2021.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- Ferenc Molnár: Filoj de l' Paŭlo-strato - Nemecsek (ĉefrolo)
- Tennessee Williams: en:A Streetcar Named Desire - junulo
- Fjodor Dostojevskij: Krimo kaj puno - Mikolka
Liaj aliaj teatraj laboroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Fratoj Grimm: Bremenaj muzikistoj (tekstopoeto, 2014)
- William Shakespeare: Timono de Ateno (tradukisto, dramaturgo, 2015)
- L. Frank Baum: La mirinda sorĉisto de Oz (tekstopoeto, 2015)
- Ede Szigligeti: Liliomfi (dramaturgo, 2015)
- Miklós H. Vecsei: Kinek az ég alatt már senkije sincsen (aŭtoro, 2017)
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Kossuth papja (televizia filmo, 2015) - Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)
- Eleonora (2017)
- U Up? (2020) - Nico
Liaj poemlibroj
[redakti | redakti fonton]- Égszilánk a matracon (2010)
- Soliloquor. A lélek magányos beszélgetése Istennel (2017)