Administra divido de Gojaso
La subŝtato Gojaso de Brazilo dividiĝas je
- 5 mezoregionoj (vidu la liston mezoregionoj de Gojaso),
- 18 mikroregionoj kaj
- 246 unuopaj municipoj.
La mezoregionoj estas
- Norte Goiano (la nordo),
- Noroeste Goiano (la nordoriento),
- Leste Goiano (la oriento),
- Centro Goiano (do la centro) kaj
- Sul Goiano (la sudo).
En la norda mezoregiono situas la mikroregionoj
En la nordorienta mezoregiono situas la mikroregionoj
En la orienta mezoregiono situas la mikroregionoj
- Vão do Paranã kaj
- Entorno do Distrito Federal (do ĉirkaŭaĵo de la Federacia Distrikto de Brazilo).
En la centra mezoregiono situas la mikroregionoj
En la suda mezoregiono situas la mikroregionoj
La dividon kreis la Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko por statistikaj celoj, do ĝi ne estas politika estaĵo.
Formale tiuj mezo- kaj mikroregionoj nur ekzistis inter la jaroj 1989 kaj 2017, sed neformale ili daŭre uzatas por priskribi situon de urbaj kaj neurbaj municipoj kaj aliajn geografiajn lokojn, kiel montoj, lagoj, riveroj, akvobaraĵoj, minejoj kaj simile.
Pri la unuopaj municipoj de Gojaso vidu ankaŭ koncernan vikipedian kategorion.