Orminao
Orminao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orminao
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Mino anais (Lesson, 1839) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Orminao (Mino anais) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj en la genro de Minaoj kiuj estas la plej grandaj el la familio. Kiel la aliaj membroj de la genro, ankaŭ tiu ĉi estas indiĝena endemio de Novgvineo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Tiu specio montras tre belan kombinon de flavoranĝecaj kaj nigrecaj areoj, kio nomigas la specion, nome unue nigreca kapo, due flavoranĝeca areo de kolo, kaj supraj brusto kaj dorso, trie nigrecaj suba dorso kaj flugiloj, kvare flavoranĝaj pugo kaj komenco de vosto kaj kvine nigreca vostofino. Pli precize en la kapo super tiu nigreca fono elstaras la flavaj beko, krono kaj irisoj kiuj sekvas kiel flavecaj plumotufoj malantaŭen; en la nigraj flugiloj estas blankecaj makuloj kaj la tre orflavaj pugoplumoj ŝveliĝas malkombitece kiel rimarkilo; la vosto estas ne longa kaj iom rondofina.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Mino anais. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|