Mischpoke
Aspekto
La germana vorto Mischpoke, ankaŭ Mischpoche aŭ Muschpoke, estas originala jida vort-pruntaĵo משפחה [miŝpoĥe] "familio", devena el la hebrea משפחה [miŝpaĥa] "familio". La signifo (en la germana) estas familio, socio, bando. Tia familio povas signife enhavi ĉiujn judojn. La jida verkisto Hirsch David Nomberg skribis en 1913 teatraĵon "די משפחה" Di miŝpoĥe ("La familio").
La termino uzatas en la jida neŭtralece, sed la vorto en la germana havas ofte malbonan signifon, pro miskompreno aŭ pro vulgara antisemitismo kaj tordo.
Fontoj germanaj kaj Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Mischpoke im Duden
- Herbert Ernst Wiegand: Germanistische Linguistik - Studien zur neuhochdeutschen Lexikographie. Georg Olms verlag 1981, ISBN 3487078384 (eingeschränkte online-Version (Google Books))
- Leo Rosten: Jiddisch: Eine kleine Enzyklopädie. dtv, München 2006, ISBN 3-423-20938-0, S. 412-415